Brandenburgio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brandenburgio
germane: Brandenburg
Federacia lando
Cottbus zentrum.jpg
Elaviadila vido al urbo Cottbus, unu el la lokoj de Brandenburgio
Berlino Bremeno Bremeno Hamburgo Malsupra Saksio Bavario Sarlando Ŝlesvigo-Holstinio Ŝlesvigo-Holstinio Brandenburgio Saksio Turingio Saksio-Anhalto Meklenburgo-Antaŭpomerio Baden-Virtembergo Hesio Nordrejn-Vestfalio Rejnlando-PalatinatoDeutschland Lage von Brandenburg.svg
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Brandenburg.svg
Flago
Brandenburg Wappen.svg
Blazono
Oficiala nomo: Brandenburg
Lando Flago de Germanio  Germanio
Federacia lando Brandenburgio
Distriktoj
Eksterdistriktaj urboj
Historiaj regionoj
Najbaras kun
Konata loko Spree-arbaro
Riveroj Havel, Spree, Elbo, Odro, Luzacia Niso
Ĉefurbo Potsdamo
Areo 29 477 km² (2 947 700 ha)
Loĝantaro 2 517 726 (31.03.2009)
Denseco 85,41 loĝ./km²
Ministroprezidanto Matthias Platzeck (SPD/CDU)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-BR
Landa Esperanto-asocio Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB)
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Brandenburg
Retpaĝo: www.brandenburg.de/cms/list.php/bbstart

Brandenburgio estas federacia lando en la orienta parto de Germanio kiu plene ĉirkaŭas Berlinon. Ĝia germana nomo estas Brandenburg ([BRANdenburg] kun mallonga e). Ĝi estas konata kiel BrandeburgBrandeburk en la ĉeĥa lingvo. Ankaŭ itale oni ofte uzas la formon Brandeburgo, ĉar la sonkombino "nb" estas malfacile prononcebla por italoj.

Al Brandenburgio limas la germanaj federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio (norde), Saksio (sude), Saksio-Anhalto (okcidente) kaj en la oriento najbaras Pollando.

Enhavo

Geografio [redakti]

Reliefo [redakti]

En Brandenburgio ne ekzistas montaroj. La pejzaĝo tamen ne estas tute ebena. Ĝin modlis pluraj glaciepokoj. La plej alta punkto estas Hagelberg, kiu leviĝas 201 m super la marnivelon.

Akvaĵoj [redakti]

Brandenburgio unuflanke konsideriĝas la plej akvoriĉa federacia lando de Germanio. Ekzistas pli ol 3.000 naturaj lagoj kaj multnombraj pliaj arteferitaj lagoj kaj lagetoj. Plue ekzistas pli ol 33.000 kilometroj da akvovojoj, el kiuj tamen la plejmulto en estas riveroj, sed kanaloj. Aliflanke tamen la lando ricevas relative malmulte da pluvo kaj tial kolektiĝas malmulte da grundakvo. Pro la relativa pluvomanko ankaŭ ekzistas kompare malmultaj rojoj kaj riveretoj, kiuj trafluus la lagojn, kaj tial la mempurigo de la lagoj nur limigite funkcias.

Riveroj [redakti]

La sekvaj riveroj tuŝas aŭ trafluas Brandenburgion per siaj tutaj aŭ partaj longoj:

Lagoj [redakti]

La plej granda natura lago nomiĝas Scharmützelsee, ĝia areo kovras 1207 hektaroojn. Alia lago estas la Jungfernsee.

Urboj [redakti]

La plej gravaj urboj en Brandenburgio estas:

Administra disdivido [redakti]

En Brandenburgio ekzistas 14 distriktoj (Landkreise) kaj 4 eksterdistriktaj urboj.

Brandenburg.jpg

Distriktoj [redakti]

kun administraj centroj
  1. Barnim, Eberswalde (BAR)
  2. Dahme-Spreewald, Lübben (Spreewald) (LDS)
  3. Elbe-Elster, Herzberg (Elster) (EE)
  4. Havelland, Rathenow (HVL)
  5. Märkisch-Oderland, Seelow (MOL)
  6. Oberhavel, Oranienburg (OHV)
  7. Oberspreewald-Lausitz, Senftenberg (OSL)
  1. Oder-Spree, Beeskow (LOS)
  2. Ostprignitz-Ruppin, Neuruppin (OPR)
  3. Potsdam-Mittelmark, Belzig (PM)
  4. Prignitz, Perleberg (PR)
  5. Spree-Neiße, Forst (Lausitz) (SPN)
  6. Teltow-Fläming, Luckenwalde (TF)
  7. Uckermark, Prenzlau (UM)

Eksterdistriktaj urboj [redakti]