Distrikto Dahme-Spreewald
El Vikipedio
| Distrikto Dahme-Spreewald | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Dahme-Spreewald |
| Estas parto de | Brandenburgio |
| Administra centro | Lübben (Spreewald) |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 160.266 |
| Loĝdenso | 71 hom./km² |
| Areo | 2261,01 km² |
La Distrikto Dahme-Spreewald sur la mapo de Brandenburgio |
|
| Aŭtaj kodoj | LDS |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Dahme-Spreewald (germane: Landkreis) situas en la suda mezo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Lübben (Spreewald) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2261,01 km² loĝas 160.266 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Dahme-Spreewald estas signita per 2.
Najbaraj distriktoj estas oriente Oder-Spree, sude Spree-Neiße, Oberspreewald-Lausitz, Elbe-Elster kaj okcidente Teltow-Fläming. En la nordo la distrikto limas al Berlino. En (nord-)soraba lingvo Distrikto Dahme-Spreewald nomiĝas Wokrejs Damna-Błota.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Spree
- Spree-arbaro (Spreewald)
|
||||||