Distrikto Potsdam-Mittelmark
El Vikipedio
| Distrikto Potsdam-Mittelmark | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Potsdam-Mittelmark |
| Estas parto de | Brandenburgio |
| Administra centro | Belzig |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 201.457 |
| Loĝdenso | 78 hom./km² |
| Areo | 2.574,98 km² |
La Distrikto Potsdam-Mittelmark sur la mapo de Brandenburgio |
|
| Aŭtaj kodoj | PM |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Potsdam-Mittelmark (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Belzig estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.574,98 km² loĝas 201.457 homoj; do meznombre 78 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Potsdam-Mittelmark estas signita per 10.
Najbaraj distriktoj estas norde Havelland (4), oriente Teltow-Fläming (13) kaj la urboj Potsdam kaj Berlin, sude la saksianhaltaj distriktoj Wittenberg kaj Anhalt-Bitterfeld kaj okcidente la same saksianhalta distrikto Jerichower Land.
|
||||||