Distrikto Teltow-Fläming

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Teltow-Fläming
Origina nomo Landkreis Teltow-Fläming
Wappen Landkreis Teltow-Flaeming.png
Estas parto de Brandenburgio
Administra centro Luckenwalde
Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) 161.036
Loĝdenso 77 hom./km²
Areo 2.092,03 km²
Distrikto Teltow-Fläming sur la mapo de Brandenburgio
Distrikto Teltow-Fläming sur la mapo de Brandenburgio
Aŭtaj kodoj TF
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Teltow-Fläming (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Luckenwalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.092,03 km² loĝas 161.036 homoj; do meznombre 77 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Teltow-Fläming estas signita per 13.

Brandenburg.jpg

Najbaraj distriktoj estas oriente Dahme-Spreewald (2), sude Elbe-Elster (3), okcidente Potsdam-Mittelmark (10) kaj la saksa distrikto Wittenberg. Norde limas Berlino.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Parlamento[redakti | redakti fonton]

La parlamenton de la distrikto konsistigas 55 deputitoj.

  • SPD 16
  • CDU 13
  • PDS 12
  • Senpartiuloj Teltow-Fläming/Verduloj 5
  • FDP 5
  • Asocio de la kamparanoj (Bauernverband) 4

(laŭ la elektoj de la 26-a de oktobro 2003)

Administra subdivido[redakti | redakti fonton]

En la distrikto ekzistas 16 administraj unuoj, inter ili 7 urboj. La donitaj nombroj rilatas al loĝantaro je la 30-a de junio 2005.

Urboj
¹ apartenanta al komunumaro

  1. Baruth/Mark (4.446)
  2. Dahme (Mark) ¹ (5.860)
  3. Jüterbog (13.315)
  4. Luckenwalde (21.463)
  5. Ludwigsfelde (24.370)
  6. Trebbin (9.271)
  7. Zossen (17.036)

Komunumoj (neasociiĝintaj)

  1. Am Mellensee (6.729)
  2. Blankenfelde-Mahlow (23.776)
  3. Großbeeren (6.914)
  4. Niederer Fläming (3.608)
  5. Niedergörsdorf (6.948)
  6. Nuthe-Urstromtal (7.162)
  7. Rangsdorf (9.331)

Aldoniĝas unu komunumaro
(ĉi tie nomata Amt)
kaj la aliĝintaj komunumoj

  1. Amt Dahme (Mark)
    1. Dahme (Mark) (urbo) (5.860)
    2. Dahmetal (541)
    3. Ihlow (839)

Partneraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Germanio.svg La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.

Historio[redakti | redakti fonton]

En decembro 1993 la ĝistiamaj distriktoj Jüterbog, Luckenwalde kaj Zossen kuniĝis je la nova distrikto Teltow-Fläming.