Distrikto Wittenberg
El Vikipedio
| Distrikto Wittenberg | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| federacia lando: | Saksio-Anhalto |
| administra sidejo: | Wittenberg |
| areo: | 1.929,89 km² |
| enloĝantoj: | 144.972 (stato fino de 2006) |
| loĝdenso: | 75 loĝantoj/km² |
| regiona aŭtokodo: | WB |
| retejo: | landkreis-wittenberg.de |
| Situo de la distrikto ene de Saksio-Anhalto | |
La distrikto Wittenberg (germane Landkreis Wittenberg) situas en la oriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La samnoma urbo Wittenberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.929,89 km² loĝas 144.972 homoj; do meznombre 75 sur unu kvadrata kilometro.
Najbaraj distriktoj estas norde Potsdam-Mittelmark kaj Teltow-Fläming de Brandenburgio, oriente Elbe-Elster same de Brandenburgio, sude Torgau-Oschatz kaj Delitzsch de Saksio, kaj okcidente Anhalt-Bitterfeld kaj la eksterdistrikta urbo Dessau-Roßlau. La 1-an de julio 2007 la distrikto cetere ampleksiĝis je la du komunumaroj Coswig (Anhalt) kaj Wörlitzer Winkel el la tiam malfondinta distrikto Anhalt-Zerbst.
|
||||||||
