Distrikto Ohre
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Bördekreis kaj distrikto Ohre en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Börde - germane Landkreis Börde. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
| Distrikto Ohre | |
|---|---|
| Origina nomo | Ohrekreis |
| Estas parto de | Saksio-Anhalto |
| Administra centro | Haldensleben |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2002) | 117.136 |
| Loĝdenso | 78 hom./km² |
| Areo | 1.493,61 km² |
![]() La Distrikto Ohre sur la mapo de Saksio-Anhalto |
|
| Aŭtaj kodoj | OK |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Ohre (germane: Landkreis) situas en la nordokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Haldensleben estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.493,61 km² loĝas 117.136 homoj; do meznombre 78 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Ohre estas signita per 13.
Najbaraj distriktoj estas norde Altmark Salzwedel (1) kaj Stendal (18), oriente Jerichower Land (9), sude la urbo Magdeburg kaj la distrikto Börde (6), la malsuprasaksaj distriktoj Helmstedt en la nordo kaj Gifhorn en la nordokcidento.
Komunumoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Retejo de la nova distrikto Börde (en germana lingvo)
Retejo por ekonomio, turismo kaj junularo (en germana lingvo)
|
||||||||


