Distrikto Burgenland
| Tiu ĉi artikolo temas pri la distrikto Burgenland en la germania federacia lando Saksio-Anhalto. En Aŭstrio ekzistas samnoma federacia lando Burgenland. |
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Burgenland kaj distrikto Weißenfels kreiĝis la nova distrikto Burgenland (germane Burgenlandkreis). Ĉi tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
| Distrikto Burgenland | |
|---|---|
| Origina nomo | Burgenlandkreis |
| Estas parto de | Saksio-Anhalto |
| Administra centro | nuligita en 2003 |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2002) | 139.353 |
| Loĝdenso | 134 hom./km² |
| Areo | 1.040,95 km² |
La Distrikto Burgenland sur la mapo de Saksio-Anhalto |
|
| Aŭtaj kodoj | BLK |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Burgenland (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Naumburg (Saale) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.040,95 km² loĝas 139.353 homoj; do meznombre 134 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Burgenland estas signita per 7.
Najbaraj distriktoj estas norde Merseburg-Querfurt (12) kaj Weißenfels (19), la saksa distrikto Leipziger Land en la nordoriento, la turingiaj distriktoj Altenburger Land en la oriento, Saale-Holzland, Weimarer Land kaj la eksterdistrikta urbo Gera en la sudo, kaj en la okcidento la distriktoj Sömmerda kaj Kyffhäuser (ĉiuj turingiaj).
|
||||||||
