Lützen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lützen
Blazono
Lützen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Lützen in BLK.svg
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°15′00″N 12°08′00″O  /  51.25°N, 12.133333°O / 51.25; 12.133333 (Lützen)
Alto super la marnivelo 220 m
Areo 17,27 km²
Loĝantaro 8871 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 034441, 034444, 03443 (Dehlitz, Poserna, Rippach)
Poŝtkodo 06686
Aŭtomobila kodo BLK
Oficiala kodo 15084315
Subdivido 34 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Maik Reichel
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
Komunuma retejo www.luetzen-info.de
v  d  r
Information icon.svg

Lützen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Weißenfels. Ĝis plia administra reformo en januaro 2011 ĝi estis la centro de tiam malfondita komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Lützen-Wiesengrund; la lastaj aliaj membraj komunumoj de la administra ligo iĝis partoj de la urbo Lützen. Fine de decembro 2012 la urbo havis 8 871 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1632 okazis en Lützen la batalo de Lützen, grava batalo de la Tridekjara milito, en kiu mortis la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo.

la loka kastelo