Distrikto Jerichower Land
El Vikipedio
| Distrikto Jerichower Land | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| federacia lando: | Saksio-Anhalto |
| administra sidejo: | Burg |
| areo: | 1.576,66 km² |
| enloĝantoj: | 101.092 (stato fino de 2006) |
| loĝdenso: | 64 loĝantoj/km² |
| regiona aŭtokodo: | JL |
| retejo: | www.lkjl.de |
| Situo de la distrikto ene de Saksio-Anhalto | |
La distrikto Jerichower Land (germane: Landkreis Jerichower Land) situas en la nordoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Burg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.576,66 km² loĝas 101.092 homoj; do meznombre 64 sur unu kvadrata kilometro.
Najbaraj distriktoj estas okcidente Ohre, sude Anhalt-Bitterfeld, sudokcidente Schönebeck kaj la urbo Magdeburg, oriente denove Ohre, norde kaj nordokcidente Stendal kaj en la nordo respektive oriento la brandenburgiaj distriktoj Havelland kaj Potsdam-Mittelmark. La 1-an de julio 2007 la distrikto cetere sude ampleksiĝis je iuj komunumoj el la tiam malfondinta distrikto Anhalt-Zerbst.
|
||||||||
