Distrikto Havelland
El Vikipedio
| Distrikto Havelland | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Havelland |
| Estas parto de | Brandenburgio |
| Administra centro | Rathenow |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 153.331 |
| Loĝdenso | 89 hom./km² |
| Areo | 1.716,80 km² |
La Distrikto Havelland sur la mapo de Brandenburgio |
|
| Aŭtaj kodoj | HVL |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Havelland (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Rathenow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.716,80 km² loĝas 153.331 homoj; do meznombre 89 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Havelland estas signita per 4.
Najbaraj distriktoj estas nordoriente Oberhavel (6), norde Ostprignitz-Ruppin (9), sude Potsdam-Mittelmark (10) kaj la urbo Brandenburg an der Havel. Okcidente limas la saksi-anhaltaj distriktoj Stendal kaj Jerichower Land.
|
||||||