Distrikto Elbe-Elster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Elbe-Elster
Origina nomo Landkreis Elbe-Elster
Wappen Landkreis Elbe-Elster.png
Estas parto de Brandenburgio
Administra centro Herzberg (Elster)
Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) 119.773
Loĝdenso 66 hom./km²
Areo 1.889,36 km²
Distrikto Elbe-Elster sur la mapo de Brandenburgio
Distrikto Elbe-Elster sur la mapo de Brandenburgio
Aŭtaj kodoj EE
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Elbe-Elster (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Herzberg (Elster) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.889,36 km² loĝas 119.773 homoj; do meznombre 66 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Elbe-Elster estas signita per 3.

Brandenburg.jpg

Najbaraj distriktoj estas norde Teltow-Fläming (13) kaj Dahme-Spreewald (2), oriente Oberspreewald-Lausitz (7), la saksaj distriktoj Riesa-Großenhain en la sudo kaj en la okcidento Torgau-Oschatz plus la saksianhalta distrikto Wittenberg. La distrikta nomo aludas al la du riveroj Elbo kaj Nigra Elster, kiuj trafluas la teritorion.