Distrikto Prignitz
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 4 Nov. 2012.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Distrikto Prignitz | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Prignitz |
| Estas parto de | Brandenburgio |
| Administra centro | Perleberg |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 81.364 |
| Loĝdenso | 38 hom./km² |
| Areo | 2.123,39 km² |
La Distrikto Prignitz sur la mapo de Brandenburgio |
|
| Aŭtaj kodoj | PR |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Prignitz (germane: Landkreis) situas en la ekstrema nordokcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Perleberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.123,39 km² loĝas 81.364 homoj; do meznombre 38 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Prignitz estas signita per 11.
Najbaraj distriktoj estas oriente Ostprignitz-Ruppin (9), sude Stendal (Saksio-Anhalto), sudokcidente kaj okcidente Lüchow-Dannenberg (Malsupra Saksio) kaj en la nordo Ludwigslust-Parchim (ambaŭ Meklenburgo-Antaŭpomerio).
|
||||||

