Distrikto Spree-Neiße
| Distrikto Spree-Neiße | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Spree-Neiße |
| Estas parto de | Brandenburgio |
| Administra centro | Forst (Luzacio) |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 140.309 |
| Loĝdenso | 85 hom./km² |
| Areo | 1.647,87 km² |
La Distrikto Spree-Neiße sur la mapo de Brandenburgio |
|
| Aŭtaj kodoj | SPN |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Spree-Neiße (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Forst (Luzacio) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.647,87 km² loĝas 140.309 homoj; do meznombre 85 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Spree-Neiße estas signita per 12.
Najbaraj distriktoj estas norde Oder-Spree (8), nordokcidente Dahme-Spreewald (2), okcidente Oberspreewald-Lausitz (7), sude la saksaj distriktoj Niederschlesischer Oberlausitzkreis kaj Kamenz. La Distrikto Spree-Neiße komplete ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Cottbus kaj limas en la oriento al Pollando. En la nordsoraba lingvo ĝia nomo estas Wokrejs Sprjewja-Nysa.
|
||||||