Burg (Spreewald)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Burg
Blazono
Burg (Spreewald) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Spree-Neiße
Komunumaro Amt Burg (Spreewald)
Urborajtoj
Koordinatoj 51°49′59″N 14°09′00″O  /  51.83306°N, 14.15°O / 51.83306; 14.15 (Burg (Spreewald))
Alto super la marnivelo 53 - 57 m
Areo 35,16 km²
Telefona antaŭkodo 035603
Poŝtkodo 03096
Aŭtomobila kodo SPN
Oficiala kodo 12 0 71 032
Komunumestro Martin Schmidt
Partio de komunumestro PDS
Adreso de la administrejo Hauptstraße 46
03096 Burg(Spreewald)
Komunuma retejo www.amt-burg-spreewald.de
v  d  r
Information icon.svg

Burg (malsuprasorabe Bórkowy) estas komunumo en Germanio, situanta meze de la Spree-arbaro (germane Spreewald). Ĝi apartenas al la distrikto Spree-Neiße de la federacia lando Brandenburgio. La 30-an de junio 2005 la komunumo havis 4546 loĝantojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En la malsuprasoraba lingvo, vaste parolata minoritata lingvo en la regiono, la komunumo nomiĝas Bórkowy. Tiu nomo devenas de la malnovsoraba vorto por konifera arbaro (bork). Laŭ alia teorio la nomo Burg havas germanan etimologion kaj rilatas al burgo konstruigita en tiu loko de Boleslao la Brava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de la vilaĝo venas de la jaro 1315. Multe pli malnova setlejo sur la tereno de la komunumo estas Hrodowa Hora, kiu ekestis iam dum la 8-a aŭ la 9-a jarcento, jam tiam enloĝata ankaŭ de la soraboj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La plej malnova parto de la komunumo estas Burg-Dorf (sorabe Borkowy-wjeska). Dum la unua duono de la 18-a jarcento konstruiĝis la kvartalo Burg-Kauper (Borkowy-kupa) kaj meze de la 18-a jarcento aldoniĝis Burg-Kolonie (Borkowy-kolonija).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 tie okazis la 2-a Junulara E-Semajno.