Mezvarmaj koniferarbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

La Mezvarmaj koniferarbaroj estas tersupraĵa biomo kiu troviĝas en la moderaj klimatoj kun varmaj someroj, malvarmetaj vintroj kaj sufiĉe da precipitaĵo kaj kie superregas la gimnospermaj arboj.

Enhavo

Disvastiĝo kaj konsisto [redakti]

Nur en sep regionoj de la mondo ekzistas naturaj mezvarmaj koniferarbaroj :

Tiuj arbaroj ampleksas multajn speciojn de pinacoj, kiel cedrojn, kupresojn, abiojn, juniperojn, Agathis, pinojn, podokarpojn, sekvojojn, taksusojn, ktp. La subarbaraĵo enhavas grandan variadon de herbaj kaj arbustaj specioj.

Strukture, rilatas al arbaroj sufiĉe simplaj, konstituitaj el du stratumoj : la kanopeo kaj la subarbaraĵo. Kelkfoje ankaŭ ekzistas arbeda tavolo. La pinarbaroj gastigas herban subarbaraĵon, kiu estas superregata de herbaj staŭdoj, submetitaj al naturaj incendioj, gravaj ekologie.

Koniferarbaro en Polujo.

La mezvarmaj koniferarbaroj plej humidaj ampleksas la plej grandan kvanton de biomaso el ciuj tersupraĵaj ekosistemoj, kaj distingiĝas pro la gigantaj dimensioj de siaj arboj : sekvojadendro (Squoiadendron giganteum), sekvojo (Sequoia sempervirens), Menzies-pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii), alerco (Fitzroya cupressoides), Agathis australis...Tiuj arbaroj nur ekzistas en etaj zonoj de la nordokcidento de Nordameriko, de la sudokcidento de Sudameriko kaj en la nordo de Novzelando.

Nenaturaj koniferarbaroj [redakti]

Koniferarbaro ofte estas termino por indiki nenaturan arbaron, aŭ forston, en kiu kreskas nur koniferoj. En malaltaj ebenaĵoj de la modera klimata zono naturaj koniferarbaroj estas tre maloftaj. Ĝenerale ĝiaj naturaj vivoregionoj estas subarktaj kaj montaraj areoj. Tamen la homoj disvastigis ilin tie por ekonomia ekspluatado. La vorto apartenas al la komunuza lingvo, sciencistoj preferas uzi pli precizajn nociojn, por priskribi arbarajn formaciojn.

Mezvarm-koniferarbaraj ekoregionoj [redakti]

Hindomalaja ekozono
IM0501 Orient-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj Barato, Butano, Nepalo
IM0502 Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj Barato, Nepalo, Pakistano
Nearkta ekozono
NA0503 Arizonaj montaraj arbaroj Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj Kanado, Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj Kanado, Usono
NA0511 Koloradiaj rok-montaraj arbaroj Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno Kanado
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj Usono ( Alasko ), Kanado
Palearkta ekozono
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Svisujo
PA0504 Karpataj montarbaroj Ĉeĥujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Ukrainujo
PA0509 Hengduan-Montaraj sub-altmontaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj Japanujo
PA0511 Honŝuaj altmontaraj koniferaroj Japanujo
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Alĝerio, Maroko, Tunizio
PA0514 Nordorient-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj Barato, Ĉinujo, Butano
PA0515 Nord-anatolaj koniferaj kaj foliaj arbaroj Turkujo
PA0516 Kanjonaj altmontaraj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang Ĉinujo
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min Ĉinujo
Marborda duglaso, pacifika marbordo de Nordameriko

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]




Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio