Arizonaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arizonaj montarbaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoUsono
Federaciaj ŝtatojArizono, Nov-Meksiko, Teksaso

Areo109 100 km² (10 910 000 ha)

Biomoj de regionoMezvarmaj koniferarbaroj

Birdospecioj208
Mamulspecioj123

Arizonaj montarbaroj (Tero)
Arizonaj montarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

La arizonaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Sudokcidenta Usono. Tiuj arbaroj gastigas multajn arbarajn vivejojn kaj tre diversan faŭnon.

La riveroj kaj iliaj bordoj estas gravaj vivejoj por specifaj faŭno kaj fiŝoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aŭtumnkoloraj ŝajtremolaj poploj en Nacia Arbaro Kajbab.
Nacia Arbaro Apaŝ-Sitgrivs.

La ekoregiono konstituas pejzaĝon de krutaj montoj kaj altaj ŝtonaj altebenaĵoj kun ŝtonaj nudrokoj de la Kajbab-Altebenaĵo en norda Arizono sude ĝis la Mogolon-Altebenaĵo kaj orienten en sudokcidenta Nov-Meksiko. La altitudoj varias de 1 370 m al 3 000 m kun kelkaj pli altaj pintoj. Specifaj areoj inkludas la Gila-Sovaĝejon en Nov-Meksiko.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arboj de la areo inkludas iujn de la piceoj, abioj kaj ŝajntremolaj poploj (Populus tremuloides), arbospeciojn tipe de Rokmontaro pli fore norden kune kun tipe meksikaj arboj kiaj glatafolia pino (Pinus leiophylla), Engelman-pino (Pinus engelmannii) kaj arizona pino (Pinus arizonica) de Gila-Sovaĝejo kaj aliloke. La pli malaltaj altitudoj havas miksan pinjonan-juniperan-kverkan duonarbaron.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La faŭno trovata ĉi tie inkludas la miniaturan Aegolius acadicus (segilakrigaj strigoj) kaj multajn birdojn kaj reptiliojn kiuj estas komunaj en Meksiko pli sude, kiel ekzemple la sekreteman montezuman koturnon. La kavernoj de Gvadalup-Montaro estas specifa vivejo por skaraboj, centpieduloj kaj aliaj senvertebruloj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu esta sufiĉe stabila ekoregiono kun proksimume 25% de la origina vivejo ankoraŭ sendifekta kvankam vundebla al arbarekspluatado kaj al troa paŝtado. Poluo kaj kanaligado de riveroj estas endanĝerigantaj specifajn speciojn kiajn Fremont-poplon (Populus fremontii) kaj Guding-saliko (Salix gooddingii), la minacatan Gil-truton (Oncorhynchus gilae), kaj Empidonax traillii extimus (tiranedoj). La senarbarigo daŭre neniigas la vivejon de Strix occidentalis lucida kaj de akcipitro (Accipiter gentilis).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto  Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj  Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro  Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj  Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj  Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno  Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj  Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro  Kanado,  Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj  Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto  Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada  Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj  Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]