Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj (Tero)
Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj.

La okcident-patrinmontaroj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono pinaroj-kverkaroj de Okcidenta kaj Orienta Patrinmontaroj; ĝi ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo madreaj pinaroj-kverkaroj. Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Okcidenta Patrinmontaro en okcidenta Meksiko kaj Sudokcidenta Usono. Tiuj arbaroj gastigas grandan nombron da endemiaj plantoj kaj ili estas grava vivejo por la bestiaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Patrinmontaro trairas okcidentan Meksikon norden-suden ekde la centro de la lando ĝis la usona landlimo, kie la norda areo de la ekoregiono konsistas el arbareroj en la madreaj arbarinsuloj kiuj leviĝas el la dezerto en la subŝtato de Sonoro kaj en la usonaj Arizono kaj Nov-Meksiko. Tiu estas impona krut-montara pejzaĝo tratranĉita de kanjonoj inkluzive Kupro-Kanjono, la plej profunda de Nordameriko.

La ekoregiono konsistas el tutaĵo de alta-altitudaj pinar-kverkaraj enklavoj ĉirkaŭataj je pli malalta altitudo de dezertoj kaj kserofitaroj kaj de subtropikaj sekaj arbaroj, inkluzive de Sonora-Dezerto al nordokcidento, Ĉiuaŭa dezerto al nordoriento kaj oriento en Arizono, la centr-altebenaĵaj kserofitaroj kaj centra-meksikaj kserofitaroj al sudoriento, kaj la sinoloaj sekaj arbaroj al okcidento kaj sudokcidento. La okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estas unu el la ekoregionoj de la madreaj pinaroj-kverkaroj kiuj oni trovas tra la diversaj patrinmontaraj ĉenoj de Meksiko kaj Sudokcidenta Usono.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arbaroj en Okcidenta Patrinmontaro.

La originaj vegetaĵaroj de Okcidenta Patrinmontaro inkluzivas pinarojn kaj duglasarojn je la plej altaj altitudoj kaj herbejajn duonarbarojn de kverko je la pli malalta deklivaro. La pinoj kaj kverkoj estas speciale gravaj ĉar multaj diferencaj specioj de ambaŭ genroj estas endemiaj. Superregantaj koniferoj el la 27 specioj kiujn oni tie ĉi renkontas inkluzivas Pinus engelmannii, P. leiophylla, P. cembroides, P. lumholtzii, P. yecorensis, glaŭkan duglason (Pseudotsuga menziesii subsp. glauca), kaj meksikan pseŭdocugon (Pseudotsuga lindleyana).

Kverkoj (Quercus) estas la superregantaj foliarboj, kun 21 diferencaj specioj inkluzive de Quercus albocincta, Q. arizonica, Q. carmenensis, Q. chihuahuensis, Q. cordifolia, Q. durifolia, Q. emoryi, Q. grisea, Q. oblongifolia, Q. santaclarensis, kaj Q. tarahumara. Arbutus xalapensis kaj A. arizonica asocie vegetas kun kverkoj. Quercus carmenensis kaj Q. deliquescens estas du kverkoj kiuj estas endemiaj en la madreaj-arbarinsulaj partoj de la ekoregiono.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La arbaroj gastigas pli ol 300 birdospeciojn inkluzive de reĝa aglo, Rhynchopsitta pachyrhyncha (tiu ĉi specio el la familio de papagedoj nuntempe estas endanĝerigata ĉar ĝi ofte estis kaptata de kolektantoj), Ara militaris (papagedoj), tufogarolo, kaj iam gastigis imperian kampefilon kiu nuntempe estus formortinta.

La mamuloj ampleksas amerikan nigran urson kaj jaguaron. La malofta meksika lupo (Canis lupus baileyi) iam estis komuna en la montaro sed nuntempe ne plu ekzistas sovaĝe, dum meksika urso (Ursus arctos nelsoni) estus formortinta.

La multeco de reptilioj inkluzivas la krotalojn Crotalus lepidus, Crotalus pricei, Crotalus willardi kaj iuj Phrynosomatidae (Sceloporus clarki, S. jarrovi, S. scalaris kaj S. virgatus).

Finfine la montaro estas grava interaĵo pri la migrada vojo de Danaus plexippus (Nimfalisedoj).

Konservado kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

La pinaroj estis hakataj de la arbarekspluatado- kaj papero-industrioj ekde la 1800-aj jaroj kaj nur tre eta procento de la originaj arbaroj restas. Tiu forigo de biotopoj estas rezultinta je la supozata formorto de la imperia kampefilo, iam la plej granda pegedo en la mondo. Aereoj kiuj estas prioritataj por la naturprotekto inkluzivas Bavispe/Sierra del Tigre kaj Kupro-Kanjonon, dum la sola protektejo estas La Michilía. Estas iom da protektejoj en la Madreaj Arbarinsuloj en Arizono kiuj estas parto de la ekoregiono kvankam ili situas ekster Okcidenta Patrinmontaro, inkluzive de Ĉiuaŭo-Naturprotektejo (Arizono), Galiuro-Sovaĝejo (Arizono), la Rinkon-Montara distrikto (Arizono) de Saguaro Nacia Parko, Huaĉuka-Montaro (Arizono), Puŝ-Kresto Sovaĝejo (Arizono), Montaro Santa Teresa (Arizono) kaj Paĥarito-Montaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NA0301 Bermudaj subtropikaj koniferaroj  Bermudo
NA0302 Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko,  Usono
NA0303 Orient-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]