Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj
La Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Okcident-nordamerika ekoprovinco de la Nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al Mezvarmaj koniferarbaroj de marborda Norda Kalifornio, Usono. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rok-Montara Flaŭra Regiono. Kune kun kelkaj aliaj ekoregionoj, la Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj konstituas la Pacifikajn moderajn pluvarbarojn, Tutmondaj 200-unuon.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono apudas Pacifikan Oceanon, kaj estas humidigita vintre per la pacifik-oceanaj ŝtormoj, kaj somere per la marbordaj nebuloj. La ekoregiono kovras 13 300 km2, etendiĝante ekde Kantono Del Norte je la kalifornia-oregona limo suden ĝis Kantono Santa Cruz. Iuj partoj de Montaro Santa Lucia en Kantono Monterey havas arbojn asociataj kun tiu ekoregiono. Tiu ĉi malofte etendiĝas pli ol 65 km landinternen ekde la marbordo. Ĝi estas parto de la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la pacifika marbordo ĝis Insulo Kodiak en Alasko.
Flaŭro [redakti]
La ekoregiono estas karakterizita de sekvojo ( Sequoia sempervirens ); sekvojaroj alternas kun pluraj aliaj plantaj komunumoj, inkluzive nord-marbordaj herbejoj kaj nord-marbordaj arbustaroj tuj apude de la marborda zono kaj sur monteto-pintoj, miksa ĉiamverda arbaro de marborda duglaso ( Pseudotsuga menziesii var. menziesii ), densflora litokarpo ( Lithocarpus densiflorus ), Menzies-arbuto ( Arbutus menziesii ), kaj Umbellularia californica ( laŭracoj ) sur pli seka deklivaro, kaj enklavoj de pinaroj de episkopo-pino (Pinus muricata) kaj de tuber-strobila pino ( Pinus attenuata ).
Iuj el la plej maloftaj arbaroj kiuj troviĝas en la marborda regiono estas la ponderosa-pinaroj de la Marbordaj Montaroj; ekzemplo de tiuj troviĝas en la baseno de Carbonera Creek de Kantono Santa Cruz, Kalifornio.
Faŭno [redakti]
La ekoregiono gastigas 232 birdospeciojn kaj 77 mamulspeciojn [1].
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Referencoj [redakti]
- ↑ angle (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
- angle Ekoregiono NA0519 : Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj ( WWF )
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Northern California coastal forests
- angle Tutmondaj 200; numero 72 : Pacifikaj moderaj pluvarbaroj ( WWF )
- angle Fonduso pri la Sekvojaroj
- angle Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj - Bildaro pri la ekoregiono NA0519
- angle Koniferoj de Nordokcidenta Kalifornio
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||