Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj
La Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Okcident-nordamerika ekoprovinco de la Nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Biome ĝi apartenas al Mezvarmaj koniferarbaroj de la Pacifika marbordo de Nordameriko. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rok-Montara Flaŭra Regiono. Kune kun iom da ekoregionoj, la Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj konstituas la Pacifikajn moderajn pluvarbarojn, Tutmondaj 200-unuon.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono okupas mallarĝan zonon de Alasko, inter Pacifika Oceano kaj la plej nordaj Pacifik-Marbordaj Montaroj, kovrante areon de 60 400 kvadratajn kilometrojn, etendiĝante ekde Aleksandro-Insularo en sudorienta Alasko laŭlonge de Alaska Golfo ĝis okcidenta Kenaj-Duoninsulo kaj orienta Insulo Kodiak. La ekoregiono Pacifik-marbord-montaraj glaĉeroj kaj tundro troviĝas landinterne, je pli altaj altitudoj en Marborda Montaroj. La ekoregiono ricevas multe da precipitaĵo, kiu konsiderinde varias laŭ elmetaĵo kaj altitudo. Ĝi ampleksas kvaronon de la postrestantaj moderaj pluvarbaroj.
Flaŭro [redakti]
Koniferoj estas la karakterizaj arboj, kaj la superregantaj specioj estas Sitka-piceo (Picea sitchensis), okcidenta cugo (Tsuga heterophylla), kaj montara cugo (Tsuga mertensiana), kune kun tordopino (Pinus contorta), giganta tujo (Thuja plicata), kaj nootka-kalitropso (Callitropsis nootkatensis). Ejoj kun malbona drenado kaj laŭlonge de riveroj hejmigas foliarbojn, inkluzive alnon (Alnus spp.), okcidentan balzampoplon (Populus trichocarpa), kaj blankan betulon (Betula papyrifera).
Multe da la ekoregiono troviĝas en Tongasa Nacia Arbaro, Ĉugaĉa Nacia Arbaro, kaj Glaĉer-Golfeta Nacia Parko.
Faŭno [redakti]
La ekoregiono gastigas 151 birdospeciojn kaj 45 mamulspeciojn [1].
Referencoj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- ↑ (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. angle
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |