Floridaj sablopinaroj
La floridaj sablopinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Florido, Usono.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono troviĝas sur marbordaj kaj landinternaj sablaj krestoj kaj estas karakterizita per makisa plantokomunumo dominita de arbedoj kaj nanaj kverkoj. Tiuj grundoj, speco de entisol, konsistas el kvarco kaj enhavas malmulte da organika materio, silto, kaj argilo. Ĉar la malriĉaj sablaj teroj ne retenas malsekecon, la ekosistemo efike estas arida. Arbaraj incendioj malofte okazas en la floridaj sablopinaroj sed povas esti grandskalaj. La plej granda parto el la jarpluvo (proksimume 135 cm) somere falas.
Flaŭro kaj faŭno [redakti]
La flaŭro kaj faŭno havas altan nivelon de endemiismo inkludante taksitajn 40 speciojn de plantoj, 4 vertebrulojn kaj minimume 46 artropodajn speciojn kiujn oni ne trovas aliloke.
Flaŭro [redakti]
Arbareroj de sablopinoj (Pinus clausa) konstituas la kanopeon [1]. Komunaj plantospecioj inkludas sablokverkon (Quercus geminata), mirtokverkon (Quercus myrtifolia), sablomontetan kverkon (Quercus inopina), Ĉapman-kverkon (Quercus chapmanii), erikan ceratiolon (Ceratiola ericoides), la arekacojn Sabal etonia kaj Serenoa repens, Garberia heterophylla (asteracoj), la erikacojn Lyonia lucida kaj Lyonia ferruginea), kladonio-speciojn (Cladonia spp.) [2], amerikan ilekson (Ilex opaca var. arenicola), Osmanthus megacarpa (oleacoj), Asimina obovata (anonacoj), Persea humilis (laŭracoj), Yucca filamentosa (asparagacoj), kaj Opuntia humifusa (kaktacoj)[3].
Endanĝerigitaj plantoj de la Floridaj sablopinaroj inkludas Chrysopsis floridana (asteracoj), Calamintha ashei (lamiacoj), Chionanthus pygmaeus (oleacoj), Polygonella myriophylla (poligonacoj), Prunus geniculata (rozacoj), Conradina brevifolia (lamiacoj), Conradina etonia, Dicerandra christmanii (lamiacoj), Nolina brittoniana (asparagacoj), Liatris ohlingerae (asteracoj), Lupinus aridorum (fabacoj), kaj Bonamia grandiflora ( konvolvulacoj )[4].
Faŭno [redakti]
La ekoregiono gastigas 173 birdospeciojn [5] kaj 43 mamulospeciojn [5].
Rimarkindaj bestoj de la Floridaj sablopinaroj inkludas la floridan makisgarolon, la ronĝulon Podomys floridanus, la reptiliojn Neoseps reynoldsi, Eumeces egregius lividus, Sceloporus woodi, kaj Rhineura floridana.
Minacoj kaj protekto [redakti]
La ekoregiono estas endanĝerigita [6] per urbanizado, komerca kaj agrikultura disvolviĝoj. La plej granda restanta bloko troviĝas en kaj ĉirkaŭ la Okala Nacia Arbaro. Nacia Faŭnoprotektejo Lake Wales Ridge ankaŭ entenas altan proporcion de restanta makisa vivejo, dum la Archbold Biologia Stacio proksime de Placid-Lago enhavas proksimume 20 km2 da makiso kaj tie plenumas biologian esploradon.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Referencoj [redakti]
- ↑ angle Florida Scrub. The Croc Docs. Fort Lauderdale Research and Education
- ↑ angle Florida Peninsula Inland Scrub. NatureServe Explorer. Alirita 2009-01-20.
- ↑ angle Plants of the Florida Scrub. The Florida Scrub. Alirita 2009-01-20.
- ↑ angle Endangered Plants of the Scrub. The Florida Scrub. Alirita 2009-01-20.
- ↑ 5,0 5,1 angle (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560.
- ↑ angle National Geographic Society : Florida sand pine scrub (NA0513)
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
- angle Floridaj sablopinaroj (WWF)
- angle Floridaj sablopinaroj (WWF-Wildworld)
- angle Floridaj sablopinaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Floridaj sablopinaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Floridaj sablopinaroj (Globalspecies)
- angle Floridaj sablopinaroj (Bioimages)
- angle Situo de la ekoregiono NA0513 : tajpu Florida sand pine scrub
- angle An introduction to Florida Scrub
- angle Beyrup, Nancy D. & Charlotte B. Wilson 2000 : Discovering Florida Scrub: Exploring science in a native ecosystem. Archbold Biological Station.
- angle La florida arbustaro (Floridata)
- angle La florida arbustaro (NatureServe Explorer).
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||