Poligonacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Poligonacoj
makula persikario (Persicaria maculosa)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: kariofilaloj Caryophyllales
Familio: poligonacoj Polygonaceae
Juss. [1]
poligono Polygonum
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Persicaria
Illustration Fallopia dumetorum.jpg
Fallopia dumetorum
Ilustracja
Rumex acetosa

La poligonacoj[2] (latine Polygonaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 60 genrojn kaj pli ol 1380 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas poligono[2].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La sistemo de Cronquist donis al ili apartan familion (poligonaloj Polygonales), sed pli novaj taksonomiaj sistemoj metas ilin inter la kariofilaloj.

Estas du subfamilioj:

  • Polygonoideae kun 800 specioj en 28 genroj
  • Eriogonoideae kun 300 specioj troviĝas nur en la Amerikoj.


Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Plej konataj genroj[redakti | redakti fonton]

  • poligono (Polygonum) estas genro kun unu aŭ plurjaraj herboj (200 specioj) kaj grimpaj arbedojkun rondformaj tigoj oftehavantajn nodojn, super kiuj estas membraneca foliingo, la karakteriza stipulformiĝo de tiu. Ĝi havas kvinnombrajn florojn kaj triangulecajn aŭ platajn nuksojn.
    • Polygonum fagopyrum: unujara herbo kun kor aŭ sagformaj folioj, blankaj aŭ helruĝaj floroj kaj akute triangulaj nuksoj utiligeblaj por fari grizan farunon kaj grion.
  • fagopiro (Fagopyrum): unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangulaj-korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj, kiuj estas prilaborataj por elfarado de grio, kaj kultivata en plej malriĉaj kaj acidaj grundoj, ekzemple en Bretonio.
  • kokolobo (Coccoloba): tropikamerikaj arboj, el kiuj la konata specio (C. uvifera) havas manĝeblajn ŝajnfruktojn, kiuj konsistas el triangulecaj nuksoj ĉirkaŭitaj de ŝvelintaj, sukoplenaj receptaklo kaj kaliko kaj kiuj havas agrablan acidetan guston.
  • rumekso (Rumex): plejparte plurjaraj herboj kun multaj verticilioj de floroj kaj kun triflanka nuksoenfermnita en la tri internaj periantaj folioj, kiuj kreskas dum la maturiĝo de la frukto.
    • okzalo (Rumex acetosa): plurjara dioika herbo (Rumex acetosa), kies folioj estas freŝe acidetaj pro relativa granda enhavo de okzalatoj.
    • patienco (Rumex patientia): plurjara herbo kun grandaj folioj, kiuj precipe en Sud-Eŭropo estas uzataj kiel spinaco.
  • rabarbo (Rheum)

Referencoj[redakti | redakti fonton]