Anonacoj
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||
|
Hornschuchiaceae J. Agardh |
||||||||||
La Anonacoj aŭ sukerpomofamilio [2] ( Annonaceae ) estas familio de angiospermoj konsistantaj el arboj, arbedoj aŭ malofte lianoj [2] kun proksimume 2 300 ĝis 2 500 specioj kaj pli ol 130 genroj [3], ĝi estas la plej granda familio en la magnolialoj. Nur kvin genroj, Annona , Rollinia , Uvaria , Melodorum kaj Asimina produktas manĝeblajn fruktojn [3]. Ĝia tipogenro estas Annona . La familio plejoftas en la tropikoj, kun malmultaj specioj trovitaj en mezvarmaj regionoj. Proksimume 900 da specioj estas neotropikaj, 450 estas afrotropikaj, kaj la aliaj specioj preskaŭ ĉiuj hindomalajaj. Tia escepto estas triloba asimino kiu estas nearkta specio. Kompare kun la neotropikaj specioj, tre malmulto estas sciata pri multaj hindomalajaj specioj. Nur kelkaj klopodoj estis faritaj pri la filogenetiko-bazita reklasifikado de la familio, kaj tiuj estis malhelpitaj per la neotropik-orientigita unuflankeco en la haveblaj informoj, kun la plej granda parto de la laboro estinta farita sur genroj kaj triboj [4].
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La anonacoj estas plejparte tropikaj, iuj mez-latitudaj, falfoliaj aŭ ĉiamverdaj arboj kaj arbedoj, kelkaj lianoj, kun aromaj arboŝelo, folioj kaj floroj [2].
Sistematiko [redakti]
Monofiletika kaj inter-familia sistematiko estis bone apogitaj por la anonacoj per kombinaĵo de morfologiaj kaj molekulaj indicoj [5]. La APG II-sistemo lokas la anonacojn kiel plej parencajn al la eta Magnoliidae-familio Eupomatiaceae.
|
Uzado [redakti]
Nutraĵo [redakti]
La grandaj, manĝeblaj, pulpaj fruktoj de kelkaj specioj tipe nomas "anona" ĉe la hispane kaj portugale parolantaj loĝantoj de la neotropika arealo de la familio; tiuj fruktoj rilatas al specioj de Annona : anono : Annona reticulata, ĉerimolio ( Annona cherimola ), graviolo ( Annona muricata ), sukerpomo ( Annona squamosa ), ilamo ( Annona diversifolia ), sonkojo ( Annona purpurea ), atemojo ( hibrido inter A. cherimola kaj A. squamosa); kaj biribo ( Rollinia deliciosa ), kiu bezonus reklasifiko sub Annona.[1]).
La nomoj de multaj el tiuj fruktoj foje estas uzitaj interŝanĝeble. Freŝdate, konsumo de la neotropika moldorna anono ( Annona muricata ) estis forte asociita kun kaŭza aganto en "maltipa Parkinsonismo". La kaŭza aganto, anonancino, ĉeestas en multaj el la anonacoj. Ĝi supozeble kaŭzas ĝis 70% el la Parkinsonismaj afekcioj en Gvadelupo. Oni tipe sin endanĝerigas per tradiciaj manĝaĝoj kaj "naturaj" kuraciloj .[6][7][8][9].
Triloba asimino ( Asimina triloba ) havas orient-usona distribuo, kaj estas nuntempe sub agrikultura enketo kiel komerca kultivaĵo[10].
Kuracilo [redakti]
La ŝelo, foliaro kaj radikoj de iuj specioj estas uzitaj en tradicia medicino. Farmacia esplorado trovigis kontraŭ-fungajn, kontraŭ-bakteriajn, kontraŭ-malariajn, kaj aparte kemiterapiajn kapablecojn de kelkaj kemiaj eroj de la folioj kaj ŝelo. Granda nombro da kemiaj kombinaĵoj, inkluzive de flavonoidoj, alkaloidoj kaj policetidoj, estas ekstraktitaj el la semoj kaj el multaj aliaj partoj de tiuj plantoj. Flavonoidoj kaj alkaloidoj montras kontraŭ-bakteriajn ecojn, kaj estas uzataj por traktado de afekciaj perturboj, kiel ekzemple dermatozo, intestaj parazitoj kaj inflamo de la okulo. Farmaciaj produktoj estas nuntempe uzataj en bestaj kaj homaj ĉel-kulturaj eksperimentoj[11][12]. Poliketidoj supozeble havas kontraŭ-HIV kaj kontraŭ-kanceran efikojn. Kompleta gamo da produktoj estis disvolvigita kaj estas disponebla por kontraŭ-kancera terapio [13].
Insekticido [redakti]
La folioj kaj arboŝelo de pluraj specioj de la familio entenas flavonoidojn kaj alkaloidojn kiuj havas insekticidajn karakterizojn.
Aliaj [redakti]
- Kelkaj specioj de la familio, kiel ekzemple Cananga odorata ankaŭ produktas volatilajn oleojn kaj estas uzitaj por parfumoj aŭ spicoj [4].
- La forta arboŝelo estas uzita por kunportado de ŝarĝoj en Amazona arbaro [4] kaj por lignaj iloj, kiel ekzemple manteniloj kaj lavaĵpinciloj [13]. La ligno estas aprezita kiel brulligno [4].
- Iuj specioj produktas flavajn kaj brunajn kolorigaĵojn [13].
- Iuj specioj ankaŭ estas kreskigitaj kiel ornamplantoj, speciale la hinda specio Polyalthia longifolia pendula.
Genroj [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 Germplasm Resources Information Network (GRIN) (2007-05-12). Family: Annonaceae Juss., nom. cons.. Taxonomy for Plants. Alirita 2008-04-18.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Flora of North America. "2. Annonaceae Jussieu" 3. Alirita 2008-04-20.."2. Annonaceae Jussieu"
- ↑ 3,0 3,1 (2001-05-03)Micropropagation and Determination of the in vitro Stability of Annona cherimola Mill. and Annona muricata L.. Alirita 2008-04-20.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Chatrou, Dr. L.W. (2005-07-29). "Molecular Systematics of Annonaceae". Alirita 2008-04-20.."Molecular Systematics of Annonaceae"
- ↑ Doyle, J.A., H. Sauquet and T. Scharaschkin (2004). "Phylogeny, molecular and fossil dating, and biogeographic history of Annonaceae and Myristicaceae (Magnoliales)" 165 (4): 55–67. COI:10.1086/421068.""
- ↑ Lannuzel, A; et al. (2003-10-06). "The mitochondrial complex i inhibitor annonacin is toxic to mesencephalic dopaminergic neurons by impairment of energy metabolism" 121 (2): 287–296. COI:10.1016/S0306-4522(03)00441-X. Alirita 2006-12-13..""
- ↑ Champy, Pierre; et al. (2005-08-02). "Quantification of acetogenins in Annona muricata linked to atypical parkinsonism in guadeloupe" 20 (12): 1629–1633. COI:10.1002/mds.20632.""
- ↑ Lannuzel A, Höglinger GU, Champy P, Michel PP, Hirsch EC, Ruberg M. (2006). "Is atypical parkinsonism in the Caribbean caused by the consumption of Annonacae?" 70 (70): 153–7. COI:10.1007/978-3-211-45295-0_24.""
- ↑ Caparros-Lefebvre D, Elbaz A. (1999-07-24). "Possible relation of atypical parkinsonism in the French West Indies with consumption of tropical plants: a case-control study" 354 (9175): 281–6. COI:10.1016/S0140-6736(98)10166-6.""
- ↑ Pomper, K.W.; et al. (July 2008). "Flowering and fruiting characteristics of eight pawpaw [Asimina triloba (L.)] Dunal selections in Kentucky".""
- ↑ Cuendet, M.; et al. (2008). "Dietary administration of Asimina triloba (paw paw) extract increases tumor latency in N-methyl-N-nitrosourea-treated rats".""
- ↑ Suedee, A.; et al. (2007). "Constituents of Polyalthia jucunda and their cytotoxic effect on human cancer cell lines.".""
- ↑ 13,0 13,1 13,2 University of Southampton (March 2002). Factsheet No. 5. Annona (PDF). Fruits for the Future. Alirita 2008-04-20.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |