Ornamplanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ornamplantoj estas kulturplantoj, kiujn la homo kultivas por ornami sian ĉirkaŭon. La homoj jam ornamas sian vivmedion ekde la ŝtonepoko per diversaj floroj kaj plantoj. La ornamplantojn kultivas ĝardenistojhortikulturistoj de la fakbranĉo ornamkulturo (florantaj potplantoj, foliplantoj, tranĉfloroj, bed- kaj balkonplantoj. En arbkultivejoj oni kultivas porornamajn arbojn, arbedojn kaj arbustojn. Ekzistas ankaŭ multaj staŭdoj por ornami la ĝardenon.

Ornamplantoj estas hobio de multaj homoj en industriaj landoj. Ofte ili okupiĝas pri unuopaj grupoj de plantoj, ekzemple: Kaktoj, orkideoj, bulboplantoj, fuksioj, insektivorojkamelioj. Por la diversaj grupoj ekzistas pli aŭ malpli internacie kunlaborantaj regionaj aŭ naciaj asocioj, kies membroj povas interŝanĝi informojn aŭ plantidojn.

Ornamplantoj apartenas al jenaj kategorioj:

Hortensio en ĝardeno, sed ĝi ankaŭ estas ŝatata ĉambroplanto

Enhavo

Ĉambroplantoj [redakti]

Ĉambroplantoj estas plantospecioj kiuj pro ilia grandeco kaj pretendoj al la medio taŭgas por loĝejoj kaj endomaj salonoj. Oni distingas:

Florantaj potplantoj [redakti]

Plantoj, kiuj estas kultivataj pro ilia florornamo.

Verd- aŭ foliplantoj [redakti]

Foliplantoj estas plantospecioj, kiuj estas kultivataj pro iliaj ornamaj folioj. Rigardu pli grandan sortimenton ĉi-tie: ĉambroplantoj:

  • fenestrofolio (Monstera deliciosa)
  • ĉambro-palmoj (Arekacoj de divesaj genroj kaj specioj, kiuj taŭgas pro endoma kulturo)
  • ĉambroabio (Araucaria excelsia)
  • ....
floranta petunio

Bed- kaj balkonplantoj [redakti]

Ili ofte nur estas unujarajdujaraj, sed ekzistas ankaŭ lignecaj specioj kaj duonarbustoj. Tiujn plantojn oni uzas en balkonkestoj, florbedoj, kuvoj aŭ aliaj ujoj.

Kuvoplantoj [redakti]

Bukedo el rozoj, frezioj, gerberoj, zantedeskio kaj folibranĉoj

Tranĉfloroj [redakti]

Tranĉfloroj aŭ tranĉeblaj floroj estas ornamplantoj kiuj estas kultivataj por tranĉi kaj meti en vazon. Ofte floristoj verkas el ili florbukedojn kaj floraranĝojn.

Cepo- kaj bulbplantoj [redakti]

Ili estas ornamplantoj kiuj post la vintra paŭzo elkreskis el cepojbulboj kaj ofte floras nur printempe.

Ornamstaŭdoj [redakti]

rigardu : staŭdo

Ornamgresoj [redakti]

rigardu la ĉefartikolon: gresoj

Ornamaj arboj kaj arbustoj [redakti]

Rododendro sur tombejo

Lignecaj plantoj troviĝas en parkoj, ĉiuspecaj ĝardenoj , tombejoj, sed ankaŭ en apudvojaj bedoj.

Rigardu: arbusto, arbedo kaj arbo.

Ornamarbustoj [redakti]

Ornamarboj [redakti]

Bildaro [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]