Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj
ekoregiono
arbaro • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj45° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ U (mapo)45-79Koordinatoj: 45° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ U (mapo) [+]
Areo116 400 km² (11 640 000 ha) [+]

Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj (Tero)
Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj
Vikimedia Komunejo:  Eastern Great Lakes lowland forests [+]
vdr

La malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj estas tersupraĵa ekoregiono el la laŭrenc-tabula ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de orienta Kanado kaj nordorienta Usono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Turmentakaba Tutlanda Faŭnejo en Kebekio, aŭtune.

Tiu areo inkludas grandan parton de norda Nov-Jorkio (escepte de Adirondak-Montaro), okcidentan Vermonton, Sankta-laŭrencan Malaltebenaĵon en suda Kebekio kaj la plej grandan parton de suda Ontario inter Lago Ontario kaj Georga Golfo ĉe Hurona Lago. La regiono inkludas Frontenak-Akson, Niagaro-Eskarpon ĝis Manitulin-Insulon en Hurona Lago, kaj Lagon Simcoe. Dume la arbaroj sude de Lago Ontario estas klasifikitaj kiel la sudajn grand-lagajn arbarojn kaj en Kanado la pli altaj altitudoj de kanadaj Apalaĉaj Montoj kaj la Laŭrenca Montaro konsistigas la orient-kanadajn arbarojn.[1]

Tiu regiono havas varmajn somerajn kaj malvarmajn, neĝajn vintrojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono estas transir-areo inter la tajgo en la nordo kaj la mezvarma foliarbaro en la sudo kaj tiel enhavas gamon da vivejoj inkluzive de sensaloakvo-marĉoj, dunoj, torfejoj, foliarbo-marĉoj kaj konifero-marĉoj.

La arbaroj de tiu ekoregiono ĉefe konsistas el ruĝa acero (Acer rubrum), ruĝa kverko, grandfolia fago, alegana betulo, ruĝa pino (Pinus resinosa), vejmuta pino, orienta cugo, okcidenta tujo, ulmoj, fraksenoj, amerik-tremola poplo (Populus tremoloides), papero-betulo (Betula papyrifera), triangulfolia poplo (Populus deltoides).

La malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj subtenas plurajn ekologiajn kaj evoluismajn fenomenojn maloftajn aŭ okulfrapajn. La sufiĉe plata tereno favoras la formadon de diversaj humidaj medioj, de marĉarbaroj kaj de torfejoj. La alvar-senarbejoj de Nordameriko ĉefe troviĝas en tiu ekoregiono. La plej maljunaj okcidentaj tujoj de la oriento de la kontinento (700 al 800 jaroj) troviĝas en Niagaro-Eskarpo. En Kebekio, valo Sankt-Laŭrenco gastigas la populaciojn la plej nordajn por pluraj plantospecioj. La specioj kiuj vivas en la marĉoj laŭlonge de la rivero prezentas altan proporcion de endemiismo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Aceraro en Mont-Saint-Grégoire, Kebekio.

La ekoregiono gastigas 220 da birdospecioj kaj 56 da mamulospecioj.[2]

La malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj estas faŭne riĉegaj. Birdoj inkludas kardinaledojn, strivizaĝan buntpegon, arbanason kaj orientan kriĉostrigon (Megascops asio). Grandaj mamuloj inkluzive de amerika nigra urso, alko kaj griza lupo estis forigitaj de tiu ekoregiono kaj ceteraj mamuloj inkludas blankavostan cervon, kojoton, neĝoŝuan leporon, strian tamiason (Tamias striatus), ruĝan tamiasciuron (Tamiasciurus hudsonicus) kaj cindrogrizan sciuron.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Rivero Sankt-Laŭrenco estas unu el la plej poluitaj en la mondo kaj tiuj ĉirkaŭaj arbaroj estas minacataj de senarbarigo por agrikulturo kaj urbigo inkludante la grandurbojn de Montrealo, Otavo, Kebeko kaj la suburbojn de Toronto, Sirakuzo kaj Albany.

Malpli ol 5% el la praarbaroj restas sendifektaj. La fragmentitaj blokoj de restanta vivejo inkludas: la orientan finon de Lago Ontario; Nacian Faŭno-Rifuĝejon Misiskvoj en Vermonto; Pino-Arbustaron Ĉomon, Pino-Arbustaron Rome, Pino-Arbustaron de Albany kaj la proponitan Faŭno-Vojon Splitrok en Nov-Jorkio; Brus-Duoninsulon (la bariero inter Georga Golfo kaj la ĉefa sekcio de Hurona Lago), Alfred-Torfejon, Marĉon Luther, Ganaraska-Arbaron kaj Karden-Ebenaĵon en Ontario; kaj Mont Saint-Hilaire, Nacian Faŭnejon Lago Sankta-Francisko kaj Turmentakaban Tutlandan Faŭnejon en Kebekio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. WWF, ekoregiono NA0406
  2. Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2012-09-12. angle

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Ricketts, T.H., E. Dinerstein, D.M. Olson, C.J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: A Conservation Assessment. World Wildlife Fund - United States and Canada. Island Press, Washington, D.C., pp. 337–340.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj  Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj  Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj  Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj  Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj  Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj  Kanado,  Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo  Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj  Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]