Okcidenta tujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Okcidenta tujo
Foliaro kaj nematuraj strobiloj de okcidenta tujo
Foliaro kaj nematuraj strobiloj de okcidenta tujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Tujo Thuja
Thuja occidentalis
L.
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La okcidenta tujo (Thuja occidentalis) estas ĉiamverda konifera arbo, el la familio de la cipresacoj, kiu estas indiĝena en la nordoriento de Usono kaj la sudoriento de Kanado, sed kultivita kiel ornama planto en regionoj kun simila klimato, interalie en Eŭropo. La specio estis la unua foje priskribita far Carolus Linnaeus en 1753, kaj tiu scienca latina dunomo ĉiam validas. En Usono oni ofte uzas la nomon arborvitae en la hortikultura komerco. Arbor vitae (latina nomo), signifas "arbo de la vivo" – kaj rilatas al la supozitaj medicinaj karakterizoj de la suko, arboŝelo kaj brancetoj [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Botanika ilustraĵo de 1913.

La okcidenta tujo havas ventumilo-similajn branĉojn kaj skvamajn foliojn. Male al la parenca specio, giganta tujo, ĝi estas nur malgranda arbo, atinganta altecon de 10-20 metroj, escepte de 30 metroj. Kutime la trunkodiametro estiĝas 0,4 metroj, escepte 1,6 metroj. La arbo ofte estas deformita aŭ duon-kuŝinta. La ŝelo estas ruĝbruna, sulkiĝinta kaj ĝi senŝeliĝas en mallarĝajn, longajn striojn. La foliaro konstituas platajn branĉetojn kun skvamecaj folioj kiuj longas 3-5 milimetrojn. La strobiloj estas maldikaj, eke flavverdaj, maturiĝante brunaj, longas 10-15 milimetrojn kaj larĝas 4-5 milimetrojn, kun 6-8 imbrikiĝintaj skvamoj. La branĉoj povas enradikiĝi se la arbo renversiĝas.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa specio estas hejma en Manitobo oriente tra la grandalaga regiono kaj en Kebekion, Vermonton, Nov-Hampŝiron, Majnon, Insulon de Princo Eduardo, Nov-Brunsvikon kaj Nov-Skotujon. Izolitaj populacioj ekzistas en la sudo en Masaĉuseco, Konektikuto, Ohio, Kentukio, Tenesio, Norda Karolino, Pensilvanio, Marilando, Virginio, kaj Okcidenta Virginio.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Foliaro kaj maturaj strobiloj.

La okcidenta tujo nature vegetas en humidaj arbaroj, estanta precipe abunda en koniferaj marĉoj kie aliaj pli grandaj kaj plirapid-kreskantaj arboj ne povas konkuri sukcese. Ĝi ankaŭ troviĝas en aliaj kreskejoj kun reduktita arbokonkurado kiel ekzemple klifoj. Kvankam ne nuntempe listigitaj kiel endanĝerigitaj, sovaĝaj okcident-tujaj populacioj estas minacitaj en multaj areoj kaŭze de alta cerva ĉeesto; cervoj multe ŝatas la molan ĉiamverdan foliaron, tre allogan vintromanĝaĵon, kaj nudigas ĝin rapide.

La plej granda konata specimeno altas 34 m, diametras 175 cm, kaj troviĝas en Suda Manitu-Insulo (Lago Miĉigano) ene de Lelanaŭ-Kantono, Miĉigano.

Ĝi povas esti tre longeviva arbo en certaj kondiĉoj, kun notinde aĝaj specimenoj vegetantaj sur klifoj kie ili estas nealireblaj al cervoj kaj al arbara incendio; la plej malnova konata vivanta specimeno aĝas nuntempe pli ol 1 100 jarojn, sed mortinta specimeno kun pli ol 1 650 jarringoj estis trovita [2]. Tiuj tre maljunaj arboj estas, malgraŭ siaj aĝoj, malgrandaj kaj deformitaj pro la malfacilaj kreskkondiĉoj. La "Sorĉistino-arbo", okcidenta tujo vegetanta sur deklivo super Supra Lago en Minesoto, estis priskribita de franca esploristo kiel esti matura arbo en 1731; ĝi daŭre estas vivanta hodiaŭ.

Specimenoj de la okcidenta tuja trovataj sur klifoj en suda Ontario estas la plej maljunaj arboj de orienta Nordameriko kaj de ĉiu Kanado; ili havas aĝon de pli ol 1 653 jaroj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Arboŝelo de okcidenta tujo.

La okcidenta tujo estas arbo kun gravaj uzadoj en la tradicia Oĝibvoj-kulturo. Honorata kun la nomo Nookomis Giizhik ("Avino Tujo"), la arbo estas la objekto de sanktaj legendoj kaj estas konsiderata kiel donacon por la homaro pro sia multeco da uzadoj. Ĝi estas uzita en metiartoj, konstruado kaj medicino [3]. Ĝi estas unu el la kvar plantoj de la oĝibvaj medicinorado, asociita kun la sudo. La foliaro de okcidenta tujo estas riĉa je vitamino C kaj estas kredita esti la aneda kiu kuracis la skorbuton de Jacques Cartier kaj lia skipo en la vintro de 1535-1536 [4]. Pro la neŭrotoksia kunmetaĵo tujono [5], interna uzado povas esti damaĝa se uzite por longedaŭraj periodoj aŭ dum gravedeco.

La okcidenta tujo estas komerce utiligita por rustikaj ŝirmiloj kaj bariloj, por fostoj, palisoj, lignaj tegoloj kaj en la konstruado de trabkabanoj [4]. Okcidenta tujo estas la preferata ligno por la strukturaj elementoj, kiel ekzemple ripoj kaj bretaro de betulŝelaj kanuoj kaj la bretaro de lignaj kanuoj [6].

La volatila oleo ene de la planto estis uzita por purigiloj, seninfektigantoj, hararopreparaĵoj, insekticidoj, embrokacioj, ĉambro-ŝprucaĵoj, kaj molaj sapoj. Ekzistas kelkaj raportoj ke la oĝibvoj preparis supon de la interna ŝelo de la molaj branĉetoj. Aliaj uzis la branĉetojn por fari teojn por malhelpi konstipon kaj kapdoloron [6].

En la 19-a jarcento, la okcidenta tujo estis ĝenerale ekstere aplikata kiel tinkturo aŭ kiel ungvento por la flegado de verukoj, dermatofitozo kaj kandidozo [7] "Injekto de la tinkturo en genitalajn verukojn estas dirita kaŭzi ilian malaperon."[8].

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La okcidenta tujo estas vaste utiligata kiel ornama arbo, precipe por ŝirmiloj kaj heĝoj. Pli ol 300 kulturvarioj ekzistas, kun iuj el la pli komunaj estantaj : 'Degroot's Spire', 'Ellwangeriana', 'Hetz Wintergreen', 'Lutea', 'Rheingold', 'Smaragd' (aŭ 'Emerald Green'), 'Techny', kaj 'Wareana'. Ĝi estis enmetata en Eŭropo jam en 1540 kaj estas vaste kultivata nuntempe, precipe en parkoj kaj tombejoj.

Jenaj kulturvarioj estas akirintaj la "Dekoracion de Ĝardena Merito" de la Reĝa Hortikultura Societo  :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Thuja, American Cancer Society, last revised 6/19/2007. available online
  2. angle Listo de tre maljunaj okcidentaj tujoj.
  3. angle Geniusz, Wendy Makoons (2009). Our Knowledge is not Primitive. Syracuse, NY: Syracuse University Press
  4. 4,0 4,1 angle Russell M. Burns and Barbara H. Honkala (Technical Coordinators) (December 1990). Thuja occidentalis L.: Northern White-Cedar. Silvics of North America (Agriculture Handbook 654).
  5. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 1190
  6. 6,0 6,1 angle USDA/NRCS Plant Guide: Northern White Cedar, Thuja occidentalis L. (PDF). Alirita 2008-02-15.
  7. angle Hoffmann, David 2003 : Medical Herbalism: Principles and Practices, Healing Arts Press, p.588
  8. angle Grieve M. 1931 : A Modern Herbal, Jonathan Cape, Londono, p.177
  9. angle 'Danica'
  10. angle 'Holmstrup'
  11. angle 'Rheingold'
  12. angle 'Smaragd'

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]