Trabo
El Vikipedio
Arkitekturo > Betono > Verga elemento
Trabo - balka verga elemento, kiu havas plenprofilan sekcon (ĉe betono kaj ligno) aŭ ekz. I-forman (ĉe ŝtalo), kaj estas streĉata precipe per flekso, tondo, ev. ankaŭ tordo; en konstrufako ĝi distingiĝas kiel plafontrabo (solivo), ĉeftrabo, framtrabo; la ĉefaj materialoj: ligno, armita betono, ŝtalo.
Alilingvaj ekvivalentoj
- en beam, girder
- de Balken m
- cs trám m
Heraldiko [redakti]
Trabo estas unuaranga peco, larĝa horizontala strio meze de la ŝildo. Povas ĉeesti samtempe pluraj traboj sur unu nura ŝildo. Ĉikaze, ili estas malplilarĝigitaj.
Proverbo [redakti]
Ekzistas proverboj pri trabo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
-

« En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. » -

« Meti trabojn sur la vojon. »