Sprajilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la sprajilo el 1943

Sprajilo estas ŝprucilo, kiu konsistas el metala aŭ plasta botelo kaj kiu eligas sian fluidan enhavon en formo de ŝaŭmo aŭ ŝprucaĵo, etkvante.

La boteltipon fasonis usona ĥemiisto Lyle D. Goodhue kaj liaj kunlaborantoj en 1941 por disŝpruci vermicidojn kaj insekticidojn. Patentigo okazis en 1943. Oni uzas tiun ilon ekde tiam por diversaj uzoj: bonodorigo, laktokrema ŝaŭmo...

Partoj de la aerosola botelo estas la ekstera ujo, ventilo, merĝotubo kaj subprema, fluida gasa pelaĵo. La fluida produkto estas plej ofte miksita kun la pelgaso. Kiam la ventilo malfermiĝas, tiu miksaĵo moviĝas supren kaj forlasas la ventilon. La pelgaso vaporiĝas en la aeron kaj diserigas je fajnaj eroj la produkton.

Ĉe ŝaŭmaj produktoj, ekzemple razŝaŭmo, la pelgaso kaj la produkto aperas kune en formo de emulsio. Dum ellaso el la botelo, la likvaĵo vaporiĝas kaj ŝaŭmigas la miksaĵon.

Oni uzis kiel pelgason klorajn, fluorajn hidrokarbonojn, kiujn oni nomas ankaŭ freonoj. Tiuj estis malpermesitaj en 1978 en Usono pro ties damaĝaj efikoj al naturo. Sciencaj esploroj montris, ke la klor-fluoraj hidrokarbonoj en la stratosfero funkcias katalize por disigo de la ozonmolekuloj (O3). La malpermeso poste disvastiĝis al Eŭropo kaj aliaj landoj.

La usona kaj eŭropaj regnoj uzas post la malpermeso karbondioksidon kaj hidrokarbonojn kiel pelgasojn. Oni ankaŭ kreis aerosolajn botelojn, en kiuj la pelgaso estas aerpremo estigata per manmovata pumpileto.