Populacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, populacio estas aro da samspeciaj individuoj, kiuj reproduktadas; tio povas rilati ĉu al la tutmonda populacio de iu specifa specio, ĉu al populacio de tiu sama specio en difinita loĝloko (regiono, insulo, valo, ktp.). Populacio da homoj estas loĝantaro, kvankam ankaŭ tiu vorto uzeblas por bestoj, ĉefe por tiuj specioj, kiuj ne migras kaj oni povas diri pri ili, ke ili loĝas en specifa loĝloko.

Se la populacio de difinita specio malpliiĝas draste, oni konsideras, ke ĝi estas en danĝero kaj oni bezonas specifan konservadan planon.

La populacio estas konsiderata kiel elementa unuo en la ekologio.[1] [2] La izolitan teritorion, kie vivas populacio de specio, oni nomas habitato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Odum, E.P. 1971 : Fundamentals of ecology. W.B.Saunders, Philadelphia.
  2. angle Krebs, C.J. 1972 : Ecology, the experimental analysis of distribution and abundance.Harper and Row, New York