Orienta cugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orienta cugo
Tsuga canadensis morton.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cugo Tsuga
Tsuga canadensis
(L.) Carrière
Konserva statuso
G4[1]
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La orienta cugokanada cugo (Tsuga canadensis), estas pingloarbo indiĝena en orienta Nordameriko. Ĝi troviĝas ekde nordorienta Minesoto orienten tra suda Kebekio ĝis Nova Skotujo, kaj sude en Apalaĉa Montaro ĝis norda Georgio kaj Alabamo. Populacioj kun disa distribuado oni renkontas en pluraj areoj oriente kaj okcidente de Apalaĉa Montaro. La orienta cugo estas la subŝtata arbo de Pensilvanio [2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La orienta cugo bone toleras ombron kaj estas tre longvivanta, kun aĝo de la plej maljuna registrita specimeno de 554 jaroj [3]. La arbo ĝenerale atingas altecojn de proksimume 31 metroj [2] sed esceptaj arboj de ĝis 53 metroj estis registritaj [4].

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La orienta cugo kreskas ĉe marnivelo en la nordo de sia arealo [5], sed estas trovata precipe ĉe altitudoj inter 600 kaj 1 800 metroj. Ĝi vegetas ekde nordorienta Minesoto orienten tra suda Kebekio kaj en Nova Skotujo, kaj sude en Apalaĉa Montaro ĝis norda Georgio kaj Alabamo [2]. Populacioj kun disa distribuo troviĝas en sudorienta Piedmonto-Altebenaĵo, okcidenta Ohio kaj en Ilinojso, same kiel en orienta Minesoto [5][6]. En Kanado ĝi ĉeestas en Ontario kaj ĉiuj provincoj en la oriento krom en Novlando kaj Labradoro. En Usono ĝi estas trovita en ĉiuj subŝtatoj oriente de kaj inkluzive de Minesoto, Viskonsino, Indiano, Kentukio, Tenesio kaj Alabamo, sed ekskludante Floridon [2]. Ĝia arealo tute ampleksas tiun de la parenca Tsuga caroliniana [7].

La orienta cugo precipe vegetas sur ŝtonaj krestoj, ravinoj kaj montoflankoj kun relative altaj niveloj de humideco [2].

Klimato[redakti | redakti fonton]

La orienta cugo estas ĝenerale limigita al areoj kun freŝa kaj humida medio. La precipitaĵo en la areoj kie ĝi kreskas estas tipe inter 740 mm al pli ol 1 270 mm po jaro. La pli malaltaj kvantoj estas pli tipaj de la nordaj arbaroj kiuj ricevas multe da neĝo; la pli altaj kvantoj estas oftaj en sudaj areoj kun grava somera pluvado. Proksime de la atlantika marbordo kaj en suda Apalaĉa Montaro kie la arboj ofte atingas siajn plej grandajn altaĵojn, jarpluvo ofte superas 1 520 mm. En la nordo de ĝia arealo, la temperaturoj en januaro meznombras – 12°C, dum en julio ili averaĝas nur 16 °C. En tiuj areoj la senfrosta sezono povas daŭri malpli ol 80 tagojn. Kontraste kun tio, la suda limo de la arealo travivas ĝis 200 tagojn sen frosto kaj januarajn temperaturojn tiel altajn kiel 6 °C [7].

Paleoekologio[redakti | redakti fonton]

La cugoj estis tre abundaj en nordorienta Usono kaj orienta Kanado dum la frua Holoceno, tiam ili trapasis subitan malprosperon, preskaŭ malaperante de la polenoregistraĵoj ĉirkaŭ antaŭe 5 000 jaroj. Poste ĝi revenis, sed neniam iĝis tiel abunda kiel ĝi estis antaŭe. La kialoj de tiu "cugomalprospero" estas nesciataj, sed supozeble ili rilatas al iu formo de parazitoplanta malsano.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La ploranta arbeda formo T. canadensis 'Sargentii' .

Tiu nearktisa specio longe estis populara arbo por kultivado. La prefero de la arbo por parta ombro kaj toleremo de plena ombro permesas al ĝi esti plantita en areoj kie aliaj pingloarboj ne facile kreskus. Krome, ĝia fajnege teksturita foliaro kiu pendas al la grundon, ĝia piramida habito kaj ĝia kapablo elteni forte pritondado igas ĝin dezirinda ornama arbo. En kultivado ĝi preferas kreskadejojn kiuj estas iomete acidaj al neŭtralaj kun nutraĵ-riĉa grundo kiu estas humida sed bon-drenita. Orienta cugo plejofte estas uzita por izolita arbo, ŝirmo kaj grupetoplantaĵo, kvankam ĝi ankaŭ povas esti pritraktita kiel densan formalan heĝon. Ĝi ne estu plantita laŭlonge de vojoj kie oni uzas salon en vintro, ĉar sia foliaro estas sentema por sala sprajo. Ĝi ankaŭ estas nebone adaptata kiel ventŝirmilo, ĉar vintre la vento kaŭzas ekmorton. Ĝi havas plurajn malavantaĝojn, kiel ekzemple sufiĉe da malalta toleremo por urba streso, maltoleremo por tre malsekaj aŭ sekegaj grundoj, kaj estas akceptema por atakoj de cuga adelgeso (Adelges tsugae ; homopteroj), kvankam tiu estas kuracebla . Ĝia emo deĵeti pinglojn rapide post esti dehakita igas ĝin malapta kiel kristnaskarbo. Ĝi estis enkondukata en britaj ĝardenoj en 1736 .[8]. En Britujo ĝi ofte estas renkontata en ĝardenoj, kaj grandaj kaj malgrandaj, same kiel en kelkaj parkoj kaj estas tre komuna en la orientaj partoj de la lando. Ĝi foje estas utiligata kiel heĝo, sed estas konsiderita malbonkvalita por tiu uzo kompare kun okcidenta cugo; ĝi ne estas bone adaptata al la brita klimato kaj tial tie ĝi ofte havas nebone disvolviĝintan, forkiĝintan kaj kurbiĝeman trunkon [8][9]. En Germanujo ĝi estas la plej ofte vidita cugo en kultivado kaj estas ankaŭ uzitaj en forstado [10].

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Pli ol 300 kultivaroj estis selektitaj por ĝardena uzo, multaj el ili estante nanoformoj kaj arbedoj. Parta listo de popularaj kultivaroj inkludas [11][12] :

  • 'Beehive' - tre malgranda nanarbedo tipe iĝante al altecon de 1 m maksimume kaj al larĝecon de 1,5 m, similante disvastiĝantan abelujon.
  • 'Bennett' - nanarbedo atingante maksimuman altecon de 1 m kaj larĝecon de 1,5 m, kun supraj branĉetoj kiuj unue supreniras kaj tiam supre volbiĝas. Tiu selektaĵo preferas partan ombron.
  • 'Cole's Prostrate' – kuŝanta formo kiu povas ankaŭ esti bonsaje uzita kiel alternativo al la kuŝantaj juniperoj. Ĝi malrapide iĝas al nur 30 cm de alteco kaj larĝeco de 1,3 m, kun la centraj tigoj finfine iĝantaj videblaj. Ĝi ankaŭ preferas partan ombron.
  • 'Gentsch White' - nanarbedo elkreskanta al alteco de 1,3 m kun egala disvastiĝo kaj nova printempa kresko ke estiĝas krem-blanka tra aŭtuno kaj vintro, kreante draman kontraston kun la malhelverda maljuna kresko. Ĝi estas facile sune bruldifektita kaj postulas partan ombron. Oni rekomendas ĉiujaran stucilan pritondadon por konservi ĝin kompakta kaj krei pli da pinta alkresko.
  • 'Jeddeloh' - nanarbedo atingante maksimuman altecon de 1 m kaj larĝecon de 1,5 m, montrante malgrandan kavaĵeto en la centro. Ĝi estas alternativo al la birdonesto-piceo ( Picea abies 'Nidiformis' )
  • 'Pendula' - vertikala plora formo al kies alteco estas dependa de kiom ĝi estas fiksligita, sed ĝi tipe altas 0,6-1,5 m kun larĝeco de 1,5 m.
  • 'Sargentii' - populara granda ploranta arbedo kiu iĝas 3 m alta kun larĝa disvastiĝo ĝis 6 m. Ĝi havas multajn pendantajn branĉojn kaj estas plej praktike utiligitaj apud akvo, en rokoĝardenoj aŭ sur riverdigoj.

Esceptaj arboj[redakti | redakti fonton]

Pro la fakto precipe esti longeviva arbo, pluraj tre grandaj aŭ alimaniere imponaj arboj ekzistas laŭlonge de la orienta marbordo de Nordameriko. Unu organizaĵo, la Orienta Hejm-arba Societo ( Eastern Native Tree Society - ENTS ), estis precipe aktiva por lokalizi kaj mezuri tiujn arbojn. En la sudaj Apalaĉaj Montoj, multaj individuoj havas altecon de 45 m, kaj unu arbo atingis 52,8 m en Nacia Parko Grandaj Fumplenaj Montoj, kvankam tiu arbo nun estas mortinta kaŭze de cuga adelgeso; la plej alta nun pluviva arbo, la "arbo Noland-Monto", altas 51,8 m .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Tsuga canadensis. NatureServe Explorer. Alirita 2007-07-05.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 angle Taylor, Ronald J. (1993), "Tsuga canadensis", in Flora of North America Editorial Committee (eds.), Flora of North America, 2, Oxford University Press, http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=1&taxon_id=233501320 
  3. angle Gove, J.H.; Fairweather, S.E. (1988), "Tree-ring analysis of a 500-year old hemlock in central Pennsylvania", U.S. Forest Service General Technical Report NC-120, 1, pp. 483–489 
  4. angle Blozan, Will (February 16, 2007), The Usis Hemlock Climb, http://www.nativetreesociety.org/fieldtrips/gsmnp/usis/usis_hemlock_climb.htm, retrieved 2007-06-08 
  5. 5,0 5,1 angle Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
  6. angle Thompson, Robert S.; Anderson, Katherine H.; Bartlein, Patrick J. (1999), "Tsuga canadensis", Atlas of Relations Between Climatic Parameters and Distributions of Important Trees and Shrubs in North America, U.S. Geological Survey], http://pubs.usgs.gov/pp/p1650-a/pages/tscatrim.pdf, retrieved 2007-07-05 
  7. 7,0 7,1 angle ; Lancaster, K. (1965, revised December 1990)Tsuga canadensis, Eastern Hemlock. Silvics of Forest Trees of the United States, Volume 1. Alirita 2007-07-05.
  8. 8,0 8,1 angle Mitchell, A. F. 1974 : A Field Guide to the Trees of Britain and Northern Europe, Collins ISBN 0-00-212035-6
  9. angle Mitchell, A. F. (1972). Conifers in the British Isles. Forestry Commission Booklet 33.
  10. germane Schmeil, O., Fitschen, J., & Seybold, S. 2006 : Flora von Deutschland, 93. Auflage, p. 424. Quelle & Meyer Verlag, Wiebelsheim. ISBN 3-494-01413-2
  11. angle Rhodus, T. Tsuga canadensis. In: OSU Pocket Gardener. Ohio State University.
  12. angle Welch, H., & Haddow, G. 1993 : The World Checklist of Conifers, Landsman's. ISBN 0-900513-09-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]