Novanglaj-akadiaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La novanglaj-akadiaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la laŭrenc-tabula ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de orienta Kanado kaj nordorienta Usono. Ĝi ampleksas diversecon de vivejoj el la montetoj, montaroj kaj altebenaĵoj de Nova Anglujo, Kebekio kaj Marprovincoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vojeto en Nacia Parko Montorfordo.
Lageto kaj arbaroj en Nacia Parko Montorfordo.

Tiu ekoregiono limtuŝas la kverkdominatajn nordorient-marbordajn arbarojn ĉe la marborda ebenaĵo en la sudo; la malaltebenaĵajn arbarojn de Sankt-Laŭrenca Golfo en la marbordaj kaj insuloj de Sankt-Laŭrenca Golfo; kaj en la nordo kaj nordoriento la transiron de la orienta arbaro al la tajgo kaj la orientkanadaj arbaroj. Ekzistas disa arbarero de arbara-tajga transiro en Adirondakoj. En Kanado la novanglaj-akadiaj arbaroj enhavas la regionojn Cantons-de-l'Est kaj Beauce de suda Kebekio, la duonon de Nova Brunsviko kaj la plej multon de Nova Skotujo, kaj en Usono nordokcidentan Konektikuton, nordokcidentan Masaĉusecon, Ĉamplejn-Lagon kaj Ĉamplejn-Valon de Vermonto, kaj la altaĵojn kaj marbordan ebenaĵon de Nova Hampŝiro, kaj preskaŭ ĉion de Majno. Tiu totala areo kelkfoje estas nomata Atlantikan Nordorienton (Atlantic Northeast). Specifaj areoj inkludas la marbordon de Golfo de Fundy, nordan Apalaĉan Montaron inkludantan la altaĵojn kaj Valon Sankta Johano de Nova Brunsviko kaj la altaĵojn de Novskota Duoninsulo kun la plej altaj pintoj estantaj Blanka Montaro de Nova Hampŝiro. Tiu ekoregiono havas humidan kontinentan klimaton kun varmaj someroj kaj malvarmaj neĝaj vintroj. Atlantika Oceano provizas per tutjara pluvo. La marbordaj malaltaĵoj de tiu regiono, kiu etendas sin al mezmarbordaj Majno, prezentas pli malseveran klimaton kaj havas iome diferencan vegetaĵaron en kiu la foliarboj ludas pli gravan rolon [1] [2].

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La arbaroj de tiu areo estis tute senarbarigataj por agrikulturo en la 19-a jarcento kaj poste estis junigantaj sin kiam multaj farmbienoj estis abandonataj sekve de la kurego al Kalifornio kaj la resto de Okcidenta Nordameriko. Nuntempe la areo estas plejofte mozaiko de vivejoj kun lokaj mikroklimataj diferencoj (speciale proksimeco al la Atlantika Oceano, kaj ekologiaj perturboj). Esence, estas kvar gravaj komunumo-tipoj kiuj montras konsinderindan diversecon kaj miksaĵon tra tiu fiziografia provinco. Tiuj komunumoj estas : alpinaj komunumoj en la plej altaj montaroj, koniferaroj, nordaj foliarbaroj, kaj malsekejoj. Ne estas klaraj limoj inter la koniferaroj kaj la foliarbaroj en la ekoregiono. La superrego en la kanopeo de la ruĝa pino (Pinus resinosa) kaj de la rŭga piceo (Picea rubens) diferencigas la ekoregionon de la novanglaj transiraj arbaroj kaj de tiuj en la regiono de Grandaj Lagoj.

La vegetaĵaro de Nova Anglujo kaj marprovinca Apalaĉa Montaro estas simila tra la novskotaj altaĵoj inkluzive de Kobekvid-Montaro kaj Piktuaj-antigoniŝaj Altaĵoj en la kontinento kaj Breton-Kabaj Altaĵoj, Ŝaleŭraj Altaĵoj de Nova Brunsviko, Novanglaj Altaĵoj, Blanka Montaro kaj Megantik-Monto je la novhampŝira-kebekia limo, Verda Montaro de Vermonto kaj la suda etendaĵo de Suton-Montaro, kaj Takonik-Montaro. Iuj partoj de okcidenta Vermonto troviĝas en adirondaka provinco, sed ĝenerale prezentas similan vegetaĵaron.

Areoj de speciala intereso inkludas areojn de serpentinŝtonaj rokoj kaj torfejojn.

Alpaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Blanka Montaro, Nova Hampŝiro.

Alpaj komunumoj esence estas regionoj de arkta tundro, aŭ senarbaj tundrecaj komunumoj. Tiuj limiĝas je la pintoj de montoj kiuj atingas ĝis super la arbolimo, ĉirkaŭ altitudo de 1 300 metroj. Montopintoj de la novskota Insulo de Breton-Kabo povas havi etajn alpajn biotojn, kriplarbojn kaj aliajn karakterizojn, kiel havas aliajn izolatajn pintojn tra la regiono. Plenkreskaj alpaj komunumoj troviĝas en Vaŝingtona Monto kaj aliaj pintoj de Blanka Montaro de Nova Hampŝiro kaj en Katahdin-Monto de Majno. Gaspe-Duoninsulo de Kebekio, laŭvegetaĵare simila al Majno kaj Nova Brunsviko, ankaŭ gastigas senarbajn altaĵojn—kiuj estas maloftaj en la regiono. Tiuj grandaj montaroj servas kiel refugio por arktaj plantoj postrestantaj de la retiriĝo de la Laŭrenca Glacialo je la fino de la Viskonsin-Glaciepoko. La plej kompleta alptundraj komunumoj situas sur la severaj okcidentaj kaj nordokcidentaj deklivoj de grandaj montaroj. La okcidentaj deklivoj estas tipe erikejo-dominataj komunumoj de erikacoj, ŝanĝantaj en poacojn kaj ciperacojn en la pli severajn nordokcidentajn flankojn. Komunaj superregantaj komponantoj de erikejoj estas Vaccinium uliginosum kaj Vaccinium vitis-idaea.

Koniferaroj[redakti | redakti fonton]

La koniferaroj troviĝas en Blanka Montaro kaj en Novanglaj Altaĵoj, precipe en la meza landinterno de Majno kaj norden kaj speciale en la areoj inter altitujoj de 900 kaj 1 300 metroj. Ĝi ankaŭ troviĝas en partaj de Fundi-Marbordo de Majno kaj Marprovincoj, la nordaj partoj de tiu ekoregiono kie la someroj estas malvarmetaj. La koniferaroj estas diverse nomataj : boreala arbaro, abia-picea arbaro, norda arbaro kaj tajgo. Ĝi estas konata, en Nova Anglujo por siaj "severaj" cirkonstancoj kiaj malvarmo, subarktaj temperaturoj, mallonga kreskadperiodo, sabla-gruza acida grundo, kaj alta grado de ellavado de nutraĵoj el la grundo. Ĝi ankaŭ estas notita por la alta precipitaĵo, tutjare, kiel pluvo kaj neĝo, kiu kontribuas al multe de la ellavado.

La dominanta kanopea specio en tiu areo estas la ruĝa pino (Pinus resinosa), la balzama abio (Abies balsamea), la blanka betulo (Betula papyrifera, la ruĝa piceo (Picea rubens), kiu norden estas anstataŭata de la blanka piceo (Picea glauca]). Ankaŭ ĉeestantaj estas la Banks-pino (Pinus banksiana), kaj la vejmuta pino (Pinus strobus) kiu troviĝas sur pli riĉaj grundoj ĉe pli malalta altitudo. La ĉeesto de la blanka betulo, sukcesia specio, ofte estas indikilo de pasintaj perturboj kiaj fajroarbarekspluatado en la arbaro. Tipa ligneca subarbaraĵo kaj arbedaj specioj inkludas Acer pensylvanicum, Vaccinium angustifolium kaj aliajn erikecajn speciojn speciale la genrojn Gaylussacia kaj Vaccinium. Lignecaj plantoj de la grundokovraĵo inkludas Gaultheria procumbens kaj Mitchella repens. Komunaj sovaĝaj herboj estas Trientalis borealis, Clintonia borealis, Tiarella cordifolia, Cornus canadensis, Linnaea borealis, Dalibarda repens, Aralia nudicaulis, kaj Maianthemum canadense. Trillium, kaj Cypripedium (orkidacoj) estas ankaŭ komunaj okulfrapaj herboj. La herbeca tavolo ankaŭ ampleksas multajn muskojn, likenojn, kaj filikojn. La agla pteridio (Pteridium aquilinum) ofte estas speciale abunda en tiuj komunumoj.

Miksaj arbaroj[redakti | redakti fonton]

Tiuj arbaroj, la hemlock-northern hardwoods aŭ "nordaj cugaj-angiospermaj arbaroj", situas en la marbordaj malaltaĵoj kaj sude de la koniferaroj. Sed estas konsiderinda miksaĵo de la du komunumoj. Tiuj arbaroj estas tipaj por la altitudoj sub 700 m. Elementoj de tiuj komunumoj miksas kun koniferaraj elementoj inter altitudoj de 700 m kaj 900 m, kaj ankaŭ ekde mezlatituda Vermonto kaj Nova Hampŝiro norden al centra Majno kie la koniferaraj elementoj ekdominas. Tipe ju pli riĉaj la grundoj kaj ju pli mezvarma la klimato, des pli superregaj la angiospermoj. Tiu arbartipo estas konsiderata kiel nordan etendaĵon de la miksaj mezofitaj deciduaj arbaroj. La kvar superregaj kanopeaj specioj de la nordaj cugaj-angiospermaj arbaroj estas la sukeracero (Acer saccharum), la grandfolia fago (Fagus grandifolia), la alegana betulo (Betula alleghaniensis) kaj la orienta cugo (Tsuga canadensis). Aliaj komunaj kanopeaj anoj estas la amerika frakseno (Fraxinus americana), la ruĝa acero (Acer rubrum), kaj la ruĝa kverko (Quercus rubra), kiuj estiĝas pli kaj pli malkomunaj norden, kaj preskaŭ malĉeestas en meza Vermonto, Nova Hampŝiro, kaj landinterna Majno. La blanka kverko (Quercus alba) ankaŭ estas grava kanopea specio en la sudaj novanglaj marbordaj malaltaĵoj. La vejmuta pino kaj la ruĝa pino, ankaŭ estas grava parto de tiu miksa arbaro. La pioniraj arbospecioj de tiu arbaro estas la ŝajntremola poplo Populus tremuloides) kaj la blanka betulo.

Malsekejoj[redakti | redakti fonton]

Malsekejoj ĉie estas difinitaj per akvoabundo, sezone aŭ daŭre akvosaturataj grundoj, kaj unika flaŭro. La malsekejoj de Nova Anglujo mantras konsiderindan diversecon tra la areo kaj la altitudoj ene de la tri kategorioj : torfejoj, marĉoj, kaj aliaj malaltaj areoj. Torfejoj kaj marĉoj estas specifaj vivejoj dum la tria kategorio estas iaj ajn areoj kiaj bordoj de lagoj, lagetoj, kaj la humidaj areoj ĉirkaŭ torfejoj kaj marĉoj.

Torfejoj[redakti | redakti fonton]

Torfejoj estas malsekaj areoj karakterizataj de acidaj grundoj konsistantaj el torfo. Torfejoj povas okazi je ĉiu ajn altitudo en la ekoregiono. Ili ofte estas sfagno-erikejoj dominataj de arbustoj el la erikacofamilio, inkludante Chamaedaphne calyculata, Andromeda polifolia, Ledum groenlandicum, Kalmia polifolia), kaj Vaccinium macrocarpon. Tra Nova Anglujo tiuj areoj ofte estas transformitaj por unukultivoj de oksikokoj per komercaj bienoj. Komunaj komponantoj de la herbotavolo inkludas la karnovorajn plantojn: la rondfolian drozeron (Drosera rotundifolia), kaj Sarracenia purpurea. Aliaj komunaj herboj de la malriĉaj grundoj ampleksas: Maianthemum trifolium, kaj iujn orkidojn, speciale Platanthera dilatata. La plej komunaj arboj kiuj invadas torfejojn kiam ili plenigas sin estas : la nigra piceo (Picea mariana), la okcidenta tujo (Thuja occidentalis), la orienta lariko (Larix laricina) kaj la nigra frakseno (Fraxinus nigra).

Marĉoj[redakti | redakti fonton]

Marĉoj tipe havas akvosaturatajn grundojn kaj pli da kanopeo ol torfejoj. La plej karakterizaj arbospecioj de suda kaj malaltaltituda Nova Anglujo estas  : la orienta cugo, la okcidenta tujo, la orienta lariko, la balzama poplo (Populus balsamifera), la ruĝa acero, la atlantika kamecipariso (Chamaecyparis thyoides), Nyssa sylvatica kaj la nigra frakseno. Ofte malvarmetaj, humidaj, ombraj kanjonoj estas dominataj de unuspeciaj cugaj arbareroj en tiu areo. En la nordaj kaj altaltitudaj marĉoj de Nova Hampŝiro la dominantaj kanopeospecioj transiras al la orienta lariko, la nigra piceo (Picea mariana) kaj la balzama abio. La subarbaraĵo tra la areo i.a. konsistas el nombro da viburnospecioj.

Malataĵoj[redakti | redakti fonton]

La malaltaĵoj kaj la bordaj areoj en la nordaj durlignaj komunumoj estas dominataj de la ruĝa acero, la balzama poplo, la nigra frakseno (Fraxinus nigra), la orient-amerika nigra poplo (Populus deltoides), kaj la arĝenta acero (Acer saccharinum). La malaltaĵoj kaj la bordoj de koniferaroj konsistas el la ruĝa acero, la arĝenta acero, la okcidenta tujo, kaj la balzama poplo. En humidaj areoj tra la regiono multaj subkanopeaj salikospecioj ĉeestas, same kiel Alnus rugosa kiu estas tre kutima.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono gastigas variecon de bestiaro inkluzive de la amerika nigra urso (Ursus americanus), la alko (Alces alces), la blankavosta cervo (Odocoileus virginianus), la kojoto (Canis latrans), la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), la neĝoŝua leporo (Lepus americanus), la rufa linko (Lynx rufus), Erethizon dorsatum (ronĝuloj), la kanada lutro (Lontra canadensis), la fiŝkapt-mustelo (Martes pennanti), la kanada kastoro (Castor canadensis), la amerika marteso (Martes americana), la ondatro (Ondatra zibethica), kaj la lav-urso (Procyon lotor).

La arbaroj estas vivejo por la komuna meleagro (Meleagris gallopavo), la platbeka anaso (Anas platyrhynchos), la arbanaso (Aix sponsa), kaj la granda kornostrigo (Bubo virginianus), kaj por multaj paseroformaj birdoj. La areo estas speciale grava kiel nutrejo por birdoj kiuj migras laŭlonge de la atlantikoceana marbordo. La torfejoj de okcidenta Masaĉuseco estas hejmo por Glyptemys muhlenbergii (testuduloj).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Kanjono Kraŭford-Noĉ en Blanka Montaro (White Mountains)

La ekoregiono estis radikale ŝanĝata dum jarcentoj per senarbarigo por agrikulturo, minado kaj urba disvolviĝo inkluzive de Halifakso kaj somerdomoj en Kebekio. Nuntempe nur ĉirkaŭ 5% el la arbaroj postrestas en la natura stato. La arbarekspluatado estas ankoraŭ la precipa industrio en iuj partoj, speciale en Majno kaj Kebekio kaj la agrikulturo estas ankoraŭ intensa en okcidenta Nova Brunsviko, Nova Skotujo kaj Vermonto.

Gravaj areoj de restanta arbaro inkludas : Mahusuk-Montaron, Bigrid-Arbarrezervejon en Kantono Piskatakvis kaj Nacian Parkon Bakster en Majno; Ĉasrezervejon Tobeatik/Nacian Parkon Kejimkujik, Nacian Parkon Breton-Kabaj Altaĵoj, marbordon de Kanso-Markolo kaj Lagon Tanĝie en Nova Skotujo; Arbaron Naŝ-Rivero, Nacian Parkon Frankonia Noĉ kaj Nacian Arbaron Blanka Montaro en Nova Hampŝiro inkluzive de Sovaĝejo Granda Golfo, Sovaĝejo Seka Rivero, Krofod-Noĉ, Sovaĝejo Sandviĉ-Montaro kaj Nansi-Monto; Mansfild-Monton, Macedon-Monton, Ŝtatan Arbaron Putnam, Ŝtatan Arbaron Viktori kaj Nacian Arbaron Verda Montaro en Vermonto inkluzive de Sovaĝejo Laj-Bruk; Orford-Monto, Nacia Parko Frontenak, Megantik-Monto kaj Nacia Parko Bik en Kebekio; kaj Nacia Parko Fundi en Nova Brunsviko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Magee, D.W., & H. E. Ahles (1999). Flora of the Northeast: A Manual of the Vascular Flora of New England and Adjacent New York, Boston: University of Massachusetts Press. ISBN 978-1-55849-189-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj Kanado, Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj Kanado, Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]