Gruzo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 22 Jul. 2011.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Gruzo (geologio) |
Gruzo estas naturaj aŭ nenature pretigitaj ŝtoneroj en diversaj grandoj, uzataj ĉefe en la konstrua industrio. Nature ĝi estiĝas per ruliĝo en riveroj, glaĉeroj, dum kio la ŝtonoj disiĝas, malgrandiĝas, rondiĝas (gruzo (geologio)).
Nenature oni disigas ŝtonojn per maŝinoj al konvena grando, uzebla en konstruado (ekz sub fervojajn relojn, ĉe vojoj por akcepti, tralasi akvon).
[redakti] Divido laŭ grando
| Gruzo (G) | Gruza grando |
|---|---|
| Granda gruzo (gG) | 20,0 - 63,0 mm |
| Meza gruzo (mG) | 6,3 - 20,0 mm |
| Fajna gruzo (fG) | 2,0 - 6,3 mm |

