Subarbaraĵo
La subarbaraĵo ampleksas la plantojn kaj la plantotavolojn sub la arba etaĝo. La ĉeesto de lumo dependas de la kanopeo de la arba stratumo kaj gravas por la disvolviĝ-eblecoj de la subarbaraĵaj plantoj.
Faka terminologio[redakti | redakti fonton]
En arbaristiko kaj forstumado oni uzas multecon de terminoj por priskribi la stratumojn en arbarero. Laŭ Lexicon silvestre [1], distingendas :
- La supra etaĝo : tiu parto de (samaĝa) arbarero, kiu konsistas el la dominantaj arboj kaj formas la plej supran kronetaĝon; ĝi ne apartenas al subarbaraĵo.
- La suba etaĝo : Tiu parto de arbarero, kiu ne partoprenas kun siaj arbokronoj en la kronetaĝo de la dominantaj kaj interetaĝaj arboj; ĝi ne apartenas al subarbaraĵo.
- La suba kreskaĵaro : (Pli junaj) arboj kaj arbedoj, evoluiĝantaj sub la krontegmento.
- La herbotavolo : Tiu plantotavolo (en la arbarero), kiu konsistas el herboj, filikoj kaj nanaj arbustoj.
- La surgrunda flaŭro : Tuto de ĉiuj plantoj - escepte de arboj kaj arbedoj -, kiuj formas certan vegetaĵaran tavolon proksime de la grundo.
Strukturo de la subarbaraĵa vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]
Oni povas fari jenan klasifikon por la subarbaraĵo :
Stratumo | Alteco | Ĉeestantaj plantoj | Ekzemploj el la Miksaj atlantikaj arbaroj |
---|---|---|---|
Muskotavolo | kelkajn centimetrojn | muskoj kaj fungoj | Sphagnum palustre |
Herbotavolo | 0 – 0,5 m | arbidoj kaj herboj | arbara braĥipodio |
Arbustotavolo | 0,5 – 1,5 m | arbustoj | rubuso |
Arbedotavolo | 1,5 – 8 m | arbedoj | frangolo |
Suba kreskaĵaro [2] | > 8 m | junaj kaj etaj arboj | birdokaptista sorbuso, junaj fagoj en kverkaro |
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. esperante