Frangolo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Rhamnus frangula |
||||||||||||||
Frangolo (Rhamnus frangula aŭ Frangula alnus) estas arbedo kun ovalaj folioj, kvinnombraj duseksaj floroj, pirograndaj ruĝaj-purpuraj-nigraj fruktoj. La ŝelo de la branĉoj estas uzata kiel laksiga medikamento.
[redakti] Disvastiĝo
La frangolo estas palearkta specio kiu troviĝas en Eŭropo, Siberio, Sud-Okcidenta Azio, Mez-Azio kaj en Nordafriko. Pere de la homo, ankaŭ en Nordameriko la specio estas disvastiĝinta. La planto precipe kreskas sur acidaj grundoj en malfermaj arbaroj same kiel laŭlonge de riveroj kaj en marĉoj. Altece ĝi povas atingi 1000 metrojn super normalnulo.
[redakti] Gastiganto
La frangolo gastigas la raŭpojn de la tagpapilioj Gonepteryx rhamni kaj Celastrina argiolus.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- germane * Faulbaum als Heilpflanze
- angle * Eintrag bei GRIN Taxonomy for Plants (englisch)
- germane * Inhaltsstoffe des Faulbaums
- germane * Faulbaum
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |