Duonarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duonarbaro de Pinus flexilis, Montaro Toiyabe, Nevado.
Duonarbaro en Israelo kun subarbaraĵo de Anemone coronaria (Ranunkolacoj)

Duonarbaro [1], maldensa arbaromalferma arbaro estas areo kovrata kun arboj je malgranda denseco, konstituante malferman vivmedion, permesante al sunlumo penetri inter la arboj, kaj limigante ombron. Duonarbaro povas subteni subarbaraĵon de arbedaro kaj herbecajn plantojn inkluzive de gresoj. Duonarbaro ofte transiras al arbedaro je pli sekaj cirkonstancoj aŭ dum fruaj fazoj de primara aŭ sekundara sukcesio. Pli altaj arbaj densecoj po areo, kun fermitaj kanopeoj alportas profundan kaj preskaŭ kontinuan ombron. Tia ĉi vegetaĵaro estas nomata arbaro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La duonarbaroj precipe troviĝas sur malriĉaj grundoj kaj estas elmetitaj al gravaj klimataj variemecoj (sekeco, grandaj malvarmecoj, tempestoj, k.t.p.) kaj/aŭ elmetitaj al forta premo kaŭze de la herbovoraj mamuloj aŭ senfoliigantaj senvertebruloj (certaj papilioj, certaj lokustoj, k.t.p.). Do oni trovas ilin precipe disvastiĝitaj en subpolusaj zonoj (tajgo), ĉe la herbejoj aŭ ĉe certaj tropikaj savanoj karakterizitaj per arbedoj aŭ arboj dissemitaj.

Duonarbaraj ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj[redakti | redakti fonton]

Mezvarmaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj[redakti | redakti fonton]

Montaraj herbejoj kaj arbustaroj[redakti | redakti fonton]

Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj[redakti | redakti fonton]

Dezertoj kaj kserofitaroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu : "duondezerto"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio