Mopane-arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mopane-arbo
kunfaldaj paraj folioj
kunfaldaj paraj folioj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida Dukotiledonaj plantoj
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Tribo: Detarieae
Genro: Colophospermum
Specio: C. mopane
Colophospermum mopane
(Kirk ex Benth.) Kirk ex J.Léon.
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La mopane-arbo (alternativaj nomformoj mopaneo, mopano) (Colophospermum mopane) estas specio kiu apartenas al familio de fabacoj (Fabaceae).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Colophospermum estas greka kaj signifas olean semeron, aludante al la rezinaj grajnoj. Parto de la nomo colophos (kolofono) aludas evidente je la forta terebinto-odoro de la rezino. La nomo mopane estas la loka nomo de la arbo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Raŭpo de Gonimbrasia belina sur Mopane-arbo (Colophospermum mopane)
Elefanto inter mopane-arboj en Nacia Parko Etoŝa.

La mopane-arbo havas krudan, grizan trunkon. La paraj folioj kunfaldas okaze de varmego, la plataj guŝoj kun gluaj grajnoj igas ĝin facile rekonebla.

La mopan-folioj servas kiel grava nutraĵo por afrika elefanto, ĝirafo kaj nigra rinocero.

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio kreskas en varmegaj, sekaj areoj en alto de 200 ĝis 1500 m en norda Sud-Afriko, Zimbabvo, Mozambiko, Bocvano, Zambio, Namibio, Angolo kaj Malavio. La genro Colophospermum aperas nur en Afriko kaj havas solan specion.

Ĝi kreskas sur maldikaj, malbone akvotralasaj, alkalaj (granda procento de kalko) grundoj, kie ĝi formas ofte arbarojn. Ĝi kreskas ankaŭ sur inundo-areo de riveroj.

En Sud-Afriko kaj en najbaraj regionoj de Bocvano kaj Zimbabvo la arboj varias de 4 ĝis 18 m kaj estas nomataj Mopane-arbustoj. La arbo ne toleras froston kaj bezonas someran precipitaĵon.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La mopane-arbo kun kameldorno (Acacia erioloba) kaj ...-arbo Combretum Imberbe formas la triopon de la bruleblaj lignoj por homoj en suda Afriko. La folioj estas nutraĵoj por la raŭpe Gonimbrasia belina, nokta papilio el familio de pavoaraneoj (Saturniidae). Pro ties granda proteina enteno, ĝi estas manĝita rostite, sekigite aŭ en mopanevermo-supo. La pupo de la raŭpo teksas silkan kokonon, kiu servas por produkto de vestaĵo. La kolekto de mopane-raŭpoj estas grava enspeza fonto de multaj homoj tie.

Tradicie, oni uzas la mopane-lignon por domkonstruo, kraalobarilo, la branĉoj estas kaŭitaj kiel dentobrosoj. La arboŝelo estas uzata por produkto de ŝnuroj kaj por tanado, la folioj por vundokuracado kaj kontraŭ stomakproblemoj.

La malmola, ruĝtea ligno estas uzata dum fervojaj kaj minadaj konstruoj. Ĝi apartenas al la plej pezaj lignoj de suda Afriko kaj estas malfacilke prilaborebla pro ties malmoleco. Same pro tio, ĝi estas rezista al la termitoj kaj tiel uzatas ofte por barilfostoj kaj en grundon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]