Gonimbrasia belina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gonimbrasia belina

Raŭpo de Gonimbrasia belina
Raŭpo de Gonimbrasia belina
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Papilio Lepidoptera
Familio: Saturniidae
Genro: Gonimbrasia
Gonimbrasia belina
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gonimbrasia belinamopane-vermo aŭ mopane-raŭpo estas nokta papilio el falimio de pavoaraneoj (saturniedoj, Saturniidae). La raŭpo de la papilio estas grava proteinfonto por milionoj da homoj en suda Afriko.

Post la kopulacio, la inpapilio demetas 50-200 ovojn sur folioj kaj branĉoj de la mopane-arbo. Post ĉ. 10 tagoj, eloviĝas la raŭpoj kaj voras la foliojn en la ĉirkaŭo. La raŭpo deĵetas haŭton 4-5foje dum la kreskoperiodo kaj pupiĝis poste en la grundo en kokono. La papilio el-kokoniĝas post 6-7 monatoj de novembro-decembro ĝis komenco de la somero. La papilio ne nutras sin kaj vivas nur 3-4 tagojn, en kiuj tagoj ĝi pariĝas kaj demetas la ovojn.

La raŭpo nutras sin ĉefe sur mopane-arbo, voras ankaŭ aliajn hejmajn arbojn de la regiono. Tio ebligas relative grandan etendiĝan areon. Ĉar la raŭpa stadio estas relative mallonga - kompare al aliaj raŭpoj -, tiel la damaĝo de la folioj estas malgranda.

Konsumantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 40% de la ovoj estas atakitaj, nutritaj fare de multaj parazitoj. La raŭpojn kaptas multaj birdoj kaj kelkaj malgrandaj mamuloj. Krom tiu, la raŭpon minacas virusa infektado kun grava mortoprocento.

Ekonomia signifo[redakti | redakti fonton]

La kolekto kaj vendo de raŭpoj estas grava ekonomia branĉo kun enspezo de plurmilionoj da eŭro en suda Afriko kaj tio igas la raŭpon unu el la ekonomie plej gravaj insektoj. Oni ne bredas la raŭpojn.

Kolektado[redakti | redakti fonton]

kolektitaj raŭpoj

Tradicie, la raŭpo estas kolektata kiel nutraĵo en decembro, fine de marto, komence de aprilo. Ekde la 1950-aj jaroj, oni uzas agrikulturajn metodojn por kolekti la raŭpojn. Tiam kolektas centoj la raŭopojn en sakojn permane. Multaj bienposedantoj postuklas monon por la kolektado de la raŭpoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Oni metas la raŭpojn en salan lesivon kaj oni vendas ilin en skatoloj. Alia metodo estas la sekigo sub Suno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]