Lepidoptera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Papilio)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lepidopteroj
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidoptera
Superfamilioj kaj familioj

vidu maldekstre

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Lepidopteroj (science Lepidoptera) estas biologia ordo de insektoj. Larvo de lepidoptero nomatas raŭpo. Tiuj specioj el la ordo, kiuj flugas precipe dumtage, en nescienca esperanta lingvouzo nomatas tagopapilioj aŭ pli mallonge papilioj, kaj tiuj specioj, kiuj flugas precipe dumnokte, en tia neformala lingvouzo nomatas noktopapilioj kaj tineoj. Laŭ la difino de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, precipa karakterizaĵo de lepidopteroj aŭ neformale papilioj estas "kvar grandaj flugiloj" "kovritaj de diverskoloraj skvametoj, subtilaj kiel polvo".[1]

Laŭ la nuna scienca stato, la divido de la biologia ordo al precipe dumtage kaj precipe dumnokte flugantaj specioj ne havas klarajn biologiajn kriteriojn, same ne la divido al pli grandaj (latine Macrolepidoptera) kaj pli etaj (Microlepidoptera) lepidopteroj. Tamen por iom pli facila ordigo de la multegaj specioj de la ordo tiuj kategoriigoj daŭre praktike uzatas, kaj kompreneble ankaŭ la tradiciaj vortoj "papilio", "noktopapilio" kaj "tineo", multe pli aĝaj ol la moderna biologia taksonomio, en ĉiutaga lingvouzo plu uzatas kaj tial respeguliĝu en vikipedio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo lepidopteroj (latine lepidopterae) venas el la greka lingvo kaj estas kunmetaĵo el λεπίς lepisskvamo‘ kaj πτερόν pteronflugilo‘. La fakte uzata vorto en la malnovgreka lingvo por papilio estis ψυχή psike, origine uzata por priskribo de "venteto, spiro, animo respektive psiko". La esperanta vorto venas la la latina lingvo, kiu havas ekzakte la saman formon kiel en Esperanto, do papilio, kaj de la latina vorto devenas ankaŭ la franca nomo papillon. En la germana kiel ekzemplo de ĝermana lingvo la vorto papilio estas „Schmetterling“ [Ŝmetaling], dokumentita unuafoje en 1501, kio venas de la orientmezaltgermana vorto Schmetten, por acida laktokremo, de kiu iuj specioj estas aparte altirataj. Superstiĉe papilioj en iuj partoj de Germanlingvio dum la mezepoko eĉ konsideriĝis aliformigoj de sorĉistinoj, kiuj celis ŝteli laktokremon aŭ lakton, pri kio atestas historiaj agrikulturaj nomoj kiel MilchdiebMolkenstehler - "laktoŝtelulo". La angla vorto butterfly ("butera muso" aŭ "butera flugulo") same akcentas la intereson de papilioj pri laktoproduktaĵoj. La germana vorto Schmetterling tamen nur en la dua duono de la 18-a jarcento kutimiĝis en la ĝenerala lingvaĵo: ĝis tiam, ekzemple ankoraŭ en historia biologia verko de Rösel von Rosenhof el 1749, papilioj ankoraŭ nomiĝis „Tagvögel“ ("tagaj birdoj", en moderna germana Tagfalter) aŭ „Nachtvögel“ ("tagaj birdoj", en moderna germana Nachtfalter). En la sudorientaj germanaj dialektoj de Silezio kaj Sudetio, kaj ankaŭ en Svislando, ankaŭ uzatis la formo „Sommervogel“ ("somera birdo", paralele al la dana vorto sommerfugl. La krome en Germanlingvio uazata vorto Falter ne rilatas al "faldado" de la flugiloj, sed venas de la malnovaltgermana vorto fifaltra kaj la anglosaksa fifealde, kio per duobligo de la konsonanto "f" aludis al la tre rapida moviĝo de la papiliaj flugiloj, laŭ sono iom simila alripetiĝanta sono "f". Ankaŭ en la itala vorto farfalla rekoneblas la duobligo de la konsonanto "f".

Listo de la familioj de lepidopteroj[redakti | redakti fonton]

Heteroceroj (noktopapilioj kaj tineoj)[redakti | redakti fonton]

Ropaloceroj (tagopapilioj)[redakti | redakti fonton]

Monotrisioj, kiuj entenas papiliojn, kies larvoj fosas[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]