Mento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mento
Mentha longifolia
Mentha longifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Mento Mentha
L.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pipromento
Pipromento
Pipromento
Pulegio (Mentha pulegium)
Pulegio (Mentha pulegium)
Mentha arvensis
Mentha cervina
Mentha aquatica, en habitato
Mentha spicata
Dosiero:Frischer Tee mit Minze (22058153338).jpg
La mento-trinkaĵo (infuzaĵo)

Mento (Mentha el lamiacoj) estas genro de plurjaraj herboj kun akra, spica bonodoro.

Specioj
Elektitaj hibridoj
  • Mentha × dalmatica (M. arvensis × M. longifolia)
  • Mentha × dumetorum (M. aquatica × M. longifolia)
  • Mentha × gracilis (M. arvensis × M. spicata)
  • Mentha × maximilianea (M. aquatica × M. suaveolens)
  • Mentha × muelleriana (M. arvensis × M. suaveolens)
  • Mentha × piperita (M. aquatica × M. spicata) - pipromento, (vidu la apudajn fotojn)
  • Mentha × rotundifolia (M. longifolia × M. suaveolens)
  • Mentha x smithiana (M. aquatica × M. arvensis × M. spicata)
  • Mentha × verticillata (M. arvensis × M. aquatica)
  • Mentha × villosa (M. spicata × M. suaveolens; syn. M. cordifolia)
  • Mentha x villosonervata (M. longifolia × M. spicata)

Pipromento[redakti | redakti fonton]

La pipromento (Mentha × piperita) piperita) estas forte bonodora, plurjara, moltiga planto, disvastiĝinta spicaĵo. Ĉar ĝi estas hibrida planto, oni povas reprodukti ĝin nur per vegetativaj metodoj, per la radiko.

Ĝi botanike apartenas al la lamiacoj, la folioj estas tigetaj, helverdaj, la floroj staras en lil-rosa grapolo. Ĝia tigo altas 30–90 cm, kvareĝaj, liletaj. la folioj entenas 2-2,5 % da volatila oleo. La planto estas bezona je lumo, akvo kaj nutromineraloj.

Oni uzas la sekigitan infloreskon kaj la foliojn por bongustigi sukeraĵojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, salatojn kaj aliajn nutraĵojn. La odoro de la pipremonto estas forta, dolĉeta, ĝia gusto estas komence pika, poste malvarm-sentiga.

La pipromento kreskas origine en Eŭropo kaj Azio, disvastiĝis en norda Ameriko, sur boroj de rojoj kaj aliaj malsekja areoj. Oni kultivas ĝin pro ties volatila oleo en Eŭropo, Azio kaj norda Ameriko.

Gravas la subspecioj nigra kaj blanka pipromento por la kultivado. La nigra (angla) pipremonto havas lilan tigon, oni kultivas grandaree en Usono. La blanka pipromento havas verdan tigon, oni taksas ties oleon pli fajna tiel pli valora.

Oni ekstrakta la volatilan oleon de la pipromento per akvovapora distilado, el la supergrundaj partoj de la planto.

Oni uzas ties volatilan oleon en granda kvanto en la dolĉaĵa industrio kaj por produktado de maĉgumoj, dentokremoj kaj medikamentoj. La pura pipromenta oleo estas preskaŭ senkolora, entenas en granda proporcio mentolon kaj mentonon.

La volatila oleo de la japana mento (Mentha arvensis var. piperascens) tre diferencas de oleo de la pipromento, sed same entenas grandkvante mentolon.

En la kuirarto uzatas la folioj de la planto. Pipromento fajnigas ĉefe salatojn, saŭcojn, viandaĵojn, dolĉaĵojn, verdan kaj nigran teon, koktelojn kaj likvorojn.

La etera oleo mentolo mortigas bakteriojn, freŝigas la spiron kaj helpas kontraŭ malvarmumoj kaj digestaj problemoj. Ankaŭ en la parfumindustrio la pipromento estas uzata.

Pulegio[redakti | redakti fonton]

La pulegio (Mentha pulegium), estas unu el plej konataj specioj de la genro Mentha / mento. De la familio Lamiaceae.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino pulegium, kiu venas de la latina vorto pulex (pulo), devenas de la antikva kutimo bruligi pulegion interne de domoj por forpeli tiujn insektojn.

Habitato (vivejo)[redakti | redakti fonton]

Tiu planto kreskas nature ĉe rojoj, lagetoj, akvo aŭ humidaj areoj ene de pli sekaj ĉirkaŭoj.

Utilo[redakti | redakti fonton]

Tiu planto estas ege bonodora. Oni uzas ĝin por infuzaĵoj (vidu la apudan foton).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]