Papilia domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papilia domo, Papiliario, Papilonio aŭ ankaŭ Papilioramo estas specialigita zoologia ĝardeno aŭ farmo por papilioj, kie ĉefaj vivaj eksponaĵoj estas flugetantaj papilioj. Ilia nombro en la tuta mondo kreskas.

Schmetterlinghaus en Burggarten, Vieno
Collodi, Toskanio
Papilia domo en usona Saint Louis
Unua el ekspoziciaĵoj en Jonsdorf

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri speciala tipo aŭ parto de zoologia ĝardeno kombinita kun botanika ĝardeno. Ĝi havas tutjare (varmigatan) plantdomon aŭ plantdomojn, en kiuj estas bredataj ekzotikaj papilioj en sia natura ekosistemo kun subtropika aŭ tropika flaŭro. La papiloj ne estas fermitaj en terarioj, sed ili flugas libere inter la vizitantoj. Krom la papilioj en la plantdomoj povas esti ankaŭ pluaj animloj, tolerantaj la papiliojn, ekzemple insekto (abioj, libeloj), lacertoj, etaj ronĝuloj, ekzotikaj birdoj aŭ etaj fiŝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ekspoziciaĵo de tiu ĉi tipo en Eŭropo estiĝis en svisa Marin-Epagnier en la jaro 1988, je dek jaroj pli poste ĝi estis damaĝigita kaj denove renovigita. Pluaj proksimume en la sama tempo en Usono kaj duum la 1990-aj jaroj en multaj landoj de la mondo. Papiliarioj estas ŝatataj, sed proporcie raraj, ĉar ilia trafiko estas multekosta, la papilioj vivas mallongan tempon kaj ili estas delikataj.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • Palmenhaus, Burggarten - en parko ĉe Hofburg, Vieno
  • Collodi, provinco Pistoia, Toskanio (Italio), verŝajne la plej granda itala papilia domo
  • Schmetterlinghaus Mainau, insulo de floroj en ostrov květin na Bodenlago; kun areo pli ol 1000 kvadrataj metroj, pli ol 120 papilioj, daŭra temperaturo 25 ĝis 30 gradoj, humileco, ĝangalo kun lilianoj kaj pontetoj trans lagetoj kun krokodiloj, verŝajne la plej granda eŭropa papiliario[1]
  • Papilioramo en Moosmatte, (Svislando)
  • Papilioramo en Kerzers, kantono Fribourg, (Svislando)
  • Papilioramo en Marin-Epagnier en Lago de Neŭŝatelo, (Svislando)
  • Papila domo Jonsdorf, supra Saksio - apud ĉeĥa-germana norda limo, (2004), paviliono el du partoj, recepciejo, infana anguleto, paneloj kun informoj, vitritaj kestoj kun reptilioj, testudoj, lacertoj, simietoj, marakvario kun koloraj akvariaj fiŝetoj
  • Papilia domo Žírovice ĉe Františkovy Lázně[2] (Ĉeĥio)

Mondo[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]