Komuna meleagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Komuna meleagro
Komuna meleagro, masklo
Komuna meleagro, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Meleagris
Specio: M. gallopavo
Meleagris gallopavo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Inoj

La Komuna meleagroOrdinara meleagro (Meleagris gallopavo) estas birdo de la familio aŭ subfamilio de Meleagroj kaj la plej peza membro de la ordo de Kokoformaj. Ĝi estas la sama specio kiel la Hejma meleagro, kiu estis enhejmigita el la sudmeksika subspecio de la natura meleagro. La Komuna meleagro, kies prahejmo estas parto de Nord-Ameriko kaj Mez-Ameriko estis kunportita al Eŭropo en la 16-a jarcento. Ĝia sovaĝa natura formo hodiaŭ jam apenaŭ estas trovebla, sed la hejmigitaj subspecioj disvastiĝis en la tuta mondo kaj oni bredas ilin ĉefe pro la viando.

Ĝi havas diversajn kolortipojn, el kiuj la plej oftaj estas la bronza, blanka kaj nigra tipoj. La meleagron karakterizas la kornoforma karnaĵo super la beko, kiu estas tre forte evoluinta ĉe la masklaj birdoj. Ĝia kapo, kolo estas preskaŭ senplumaj, verukaj. Ĝia kapo estas malgranda, la kolo svelta, la korpo granda, la kruroj longaj. La ino demetas jare 30–60 ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn, la eloviĝantaj meleagridoj estas sentemaj ĝis aĝo de 7–10 semajnoj, kiam ilia kapo kaj kolo ruĝiĝas.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj de Komuna meleagro havas longajn ruĝecflavajn al grizecverdajn krurojn kaj nigrecan korpon. Maskloj havas grandan, senpluman, ruĝecan kapon, ruĝan gorĝon kaj ruĝajn bridojn en gorĝo kaj kolo. La kapo havas karnecajn protuberancojn nome karunkloj. Kiam maskloj ekscitiĝas, karneca kovraĵo en la beko ŝvelas, kaj tio, la bridoj kaj la nuda haŭto de la kapo kaj kolo ŝvelas pro sangofluo, preskaŭ kaŝante la okulojn kaj la bekon. La longa karneca aĵo super la maskla beko nomiĝas karunklo. Dum ekscitiĝo la maskla kapo iĝas blua, kaj kiam li pretas lukti iĝas ruĝa. Ĉiu piedo havas tri fringojn, kaj maslkloj havas spronon malantaŭ ambaŭ el la malsuproj de la kruroj.

Komunaj meleagroj havas longan, malhelan, ventumilforman voston kaj brilbronzajn flugilojn. Kiel ĉe multaj aliaj specioj de la Kokoformaj, ankaŭ meleagroj montras fortan kazon de seksa dimorfismo. La masklo estas esence pli granda ol la ino kaj liaj plumoj havas areojn de ruĝaj, purpuraj, verdaj, kupraj, bronzaj kaj oraj irizaĵoj. La inaj plumoj estas pli senkoloraj ĝenerale kun brunaj kaj grizaj nuancoj. Parazitoj povas senkolorigi ambaŭ seksojn; ĉe maskloj, koloro povas utili kiel sansignalo.[1] La unuarangaj flugilplumoj havas blankajn flugilstriojn. La Komuna meleagro havas 5000 al 6000 plumojn.[2] Vostoplumoj havas la saman longon ĉe plenkreskuloj, sed diferencajn longojn ĉe junuloj. Maskloj tipe havas "barbojn", tufon de kruda “hararo” (modifitaj plumoj) kiuj kreskas el centro de la brusto. Barboj averaĝe estas 230 mm longaj. En kelkaj populacioj, ankaŭ 10 al 20 % de inoj havas barbon, kutime pli mallongajn kaj fajnajn ol tiuj de la maskloj. Maskla plenkreskulo kutime pezas el 5 al 11 kg kaj estas 100–125 cm longaj. Ina plenkreskulo estas tipe multe pli malgranda je 3 al 5.4 kg kaj estas 76 al 95 cm longa. La enverguro gamas el 1.25 al 1.44 m. La pleja granda maskla meleagro laŭ la usona National Wild Turkey Federation, pezis 17.2 kg.

Flugo kaj alvokoj[redakti | redakti fonton]

Dumfluge

Spite sia pezo la Komuna meleagro estas surprize vigla fluganto kaj ruza, malkiel ties hejmaj similuloj. Maleagroj estas tre atentemaj birdoj kaj flugos aŭ kuros je la unua suspekto de danĝero. Ties ideala habitato estas malferma arbaro aŭ savano,[3] kie ili povas flugi inter kanopeo kaj trovi ripozejojn. Ili kutime flugas ĉe grundo dum ne pli da mejlkvarono (400 m). Meleagroj havas multajn voĉojn: "glugloj," "klukoj," "frapoj," "rukuloj," "grakoj," "ĝemoj," ktp. Komence de printempo, masklaj meleagroj gluglas por anonci sian ĉeeston al inoj kaj konkurenci la rivalajn masklojn. La gluglado aŭdeblas je unu mejlo. Maskloj elsendas ankaŭ malaltatonan "tamburadan" sonon, produktitan el movo de aero en la aersako de la brusto, simila al resonado de prerikokoj. Aldone ili produktas sonon konatan kiel "kraĉo" kiu estas akra forpelo de aero el tiu aersako. Inoj "grakas" por permesi la gluglulojn scii ilian situon. Glugluloj ofte grakas inmaniere kaj inoj povas virglugli, kvankam tio rare okazas. Nematuraj maskloj ofte grakas.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Orienta subspecio

La meleagroj estas ĉiomanĝantoj, kaj manĝas surgrunde aŭ grimpinte al arbustoj aŭ al malgrandaj arboj por nutri sin. Ili preferas manĝi fortajn arbarfuktojn kiaj glanoj, nuksoj, de diversaj arboj, inklude avelujojn, kaŝtanarbojn, hikoriojn, kaj pinsempinojn same kiel diversajn semojn, berojn kiaj tiuj de junipero kaj ursoberojn, radikojn kaj insektojn. Maleagroj foje konsumas ankaŭ amfibiojn kaj malgrandajn reptiliojn kiaj lacertetoj kaj serpentoj. Melagridoj povas manĝi insektojn, berojn kaj semojn. Maleagroj ofte manĝas en porbovaj paŝtejoj. Ili foje vizitas birdomanĝejojn de farmoj serĉe de semoj surgrunde aŭ en raraj kazoj terkultivejojn por pluki la restaĵojn lasitajn de kolektomaŝinoj en farmoj. Oni scias ke meleagroj manĝas ankaŭ ampleksan varion de herboj.

La populacioj de Komuna meleagro povas atingi grandajn nombrojn en malgrandaj areoj pro ties kapablo manĝi diferencajn tipojn de manĝo. Mateniĝo kaj krepusko estas la preferataj manĝohoroj.

Socia strukturo kaj pariĝaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ino kun idoj

Maskloj estas poligamaj, ili pariĝas kun tiom multaj inoj kiom ili povas. Masklo de Komuna meleagro memmontriĝas por inoj per ŝvelado de siaj plumoj, malfermado de la vosto kaj trenado de siaj flugiloj. Tiu kutimo estas komune menciata kiel struteco. Ties kapoj kaj koloj estas brilkoloraj ruĝe, blue kaj blanke. La koloro povas ŝanĝi laŭ la animstato de la meleagro, kun solida blankaj kapo kaj kolo dum pleja ekscito. Ili uzas glugladon, tamburadon/resonadon kaj kraĉadon kiel signaloj de socia hegemonio, kaj por allogi inojn. Pariĝado komencas dum la monatoj de marto kaj aprilo, kiam meleagroj estas ankoraŭ ariĝantaj kune en vintrejoj.

Maskloj povas esti vidataj por pariĝado en grupoj, ofte kun la hegemonia masklo gluglanta, malfermanta sian voston (struteco), tamburanta/resonanta kaj kraĉanta. En iu studo la averaĝa hegemonia masklo kiu pariĝadis kiel parto de paro de maskloj, seksumis sesoble por pli da ovoj ol maskloj kiuj pariĝadis sole. Genetika analizo de paroj de maskloj pariĝintaj kune montris, ke estas proksimaj parencoj kun duono de la genetika materialo identa. La teorio pro la pariĝa teamo asertas, ke la malplej hegemonia masklo de masklaro havus pli grandan ŝancon trapasi kunhavantan genetikan materialon ol se li pariĝadas sola.[4]

Nesto kun ovoj

Kiam pariĝado finiĝas, inoj serĉas nestolokojn. Nestoj estas neprofundaj fuŝaj skrapaĵoj iom kaŝitaj per arbara vegetaĵaro. Inoj demetas 10-14 ovojn, kutime po unu ĉiutage. La ovoj estas kovataj dum almenaŭ 28 tagoj. La meleagridoj estas frumaturaj kaj nestelirantaj, kaj elnestiĝo okazas post 12–24 horoj.

Predantoj de ovoj kaj idoj estas Lavurso, Virginia didelfo, Mefito, Griza vulpo, diversaj Rabobirdoj, Marmoto, aliaj roduloj, punktomefitoj kaj serpentoj. Predantoj kaj de plenkreskuloj kaj de junuloj estas la Kojoto, la Rufa linko, la Pumo, la Reĝa aglo kaj (kun la escepto de maskloj) la Granda kornostrigo kaj la Ruĝa vulpo. Homoj estas nune la ĉefa predanto de plenkreskulo de meleagroj.[5][6]

La teritorioj kaj nombroj de la Komuna meleagro malpliiĝis komence de la 20a jarcento pro ĉasado kaj habitatoperdo. Ĉasadministrantoj ĉirkaŭkalkulas, ke la tuta populacio de la Komuna meleagro en Usono estis tiom malgranda kiom de 30,000 komence de la 20a jarcento. Ĉirkaŭ la 1940-aj jaroj, ili estis preskaŭ entute neniigitaj el Kanado kaj restis nur malmultaj en malproksimaj lokoj de Usono. Kelkaj funkciuloj penis por protekti kaj kuraĝigi la bredadon de la survivanta natura populacio. Kiam la nombroj de la Komuna meleagro rekuperiĝis, ĉasado estis denove laŭleĝigita en 49 usonaj subŝtatoj (eksklude Alasko). En 1973 la totala usona populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 1.3 milionoj, kaj lastatempaj ĉirkaŭkalkuloj situas la tutan meleagran populacion je 7 milionoj da individuoj. En ĵusaj jaroj projektoj de "trap and transfer" (kaptado kaj transportado) reenmetis la Komunan meleagron ankaŭ en kelkaj provincoj de Kanado, foje el trans la limo kun Usono.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas subtilaj diferencoj en koloro, vivejo, kaj kutimaro de la diferencaj subspecioj de tiu nearktisa specio. La ses subspecioj estas la jenaj:

M. g. silvestris en norda Florido

Orienta komuna meleagro (Meleagris gallopavo silvestris)[redakti | redakti fonton]

Tiu estis la meleagra subspecio unuafoje trovata en naturo de la Puritanoj aŭ usonaj praloĝantoj, la fondintoj de Jamestown, kaj la Akadianoj; ties teritorio estas unu el la plej grandaj de ĉiuj subspecioj. Ties teritorio kovras la tutan orientan duonon de Usono; etende ankaŭ al sudorienta Manitobo, Ontario, Kebekio, kaj la Maraj Provincoj de Kanado. Ili estas el 5.1 al 5.3 milionoj da birdoj. Ili estis dekomence nomitaj kiel 'arbaraj meleagroj' en 1817, kaj povas kreski ĝis 1.2 m alte. La supraj vostokovriloj havas brunajn pintojn. La maskloj povas atingi pezon de 30 futoj. La Orienta meleagro estas tre ĉasata en Orienta Usono kaj estas la plej ĉasata meleagra subspecio.

Osceola meleagro aŭ Florida meleagro (M. g. osceola)[redakti | redakti fonton]

Troviĝanta nur en la duoninsulo de Florido. Ili estas el 80,000 al 100,000 birdoj. Tiu subspecio estis tiele nomata pro la fama tribestro de Seminoloj nome Osceola, kaj estis unuafoje priskribita en 1890. Ĝi estas pli malgranda kaj pli malhela ol la Orienta meleagro. La flugilplumoj estas tre malhelaj kun pli malgrandaj kvantoj de blankaj flugilstrioj el ĉe aliaj subspecioj. La supraj plumoj montras irizecon de verdapurpura koloro. Ili troviĝas ofte en arbustaraj areoj de palmetto kaj foje ĉe marĉoj, kie amfibiaj predoj abundas.

M. g. intermedia havas relative longajn krurojn

Riogranda meleagro (M. g. intermedia)[redakti | redakti fonton]

La teritorio estas tra Teksaso al Oklahomo, Kansaso, Nov-Meksiko, Koloradio, Oregono, kaj ĝis centra kaj okcidenta Kalifornio, same kiel ĝis partoj de kelkaj nordorientaj ŝtatoj. La Riogranda meleagro estis ankaŭ enmetita en Havajon fine de la 1950-aj jaroj. La populacio estas ĉirkaŭkalkulata por tiu subspecio el 1,022,700 al 1,025,700. Tiu subspecio estas indiĝena de la centraj ebenaĵaj ŝtatoj. Ili estis unuafoje priskribitaj en 1879, kaj havas relative longajn krurojn, pli bone adaptitaj al la preria habitato. Ties korpoplumoj ofte havas verdeckupran nuancon. La vostopintoj kaj malsupraj dorsoplumoj estas pli sablokoloraj al tre helaj ol koloraj. Ties habitatoj estas arbustecaj areoj ĉe rojoj, riveroj aŭ arbaroj de prozopo, pino kaj kverkarbustaroj. La Riogranda meleagro estas gregema.

Meriama meleagro (M. g. merriami)[redakti | redakti fonton]

La teritorio estas tra la Roka Montaro kaj la najbaraj prerioj de Vajomingo, Montano kaj Suda Dakoto, same kiel multe de la altaj teroj de Nov-Meksiko. Ili estas el 334,460 al 344,460 birdoj. La Meriama meleagro loĝas en arbaroj de Ponderoza pino kaj aliaj montaraj regionoj. La subspecio estis tiele nomata en 1900 honore de Clinton Hart Merriam, la unua estro de la usona biologia kontrolservo. La vosto kaj malsupraj dorsoplumoj havas blankajn pintojn. Ili havas purpuajn kaj bronzkolorajn brilreflektojn.

Goulda meleagro

Goulda meleagro (M. g. mexicana)[redakti | redakti fonton]

Indiĝena el centraj valoj al nordaj montoj de Meksiko kaj la plej sudaj partoj de Arizono kaj Nov-Meksiko. La Gouldaj meleagroj estas tre protektitaj kaj regulitaj. Tiu subspecio estis unuafoje priskribita en 1856. Ili ekzistas en malgrandaj nombroj en Usono sed estas abundaj en nordokcidentaj partoj de Meksiko. Malgranda populacio setlis en suda Arizono. La Gouldaj meleagroj estas la plej grandaj el la kvin subspecioj. Ili havas pli longajn krurojn, pli grandajn piedojn kaj pli longajn vostoplumojn. La ĉefaj koloroj de la korpoplumoj estas kupraj kaj verdecoraj. Tiu subspecio estas tre protektata pro sia timema naturo kaj minacata statuso.

Sudmeksika meleagro (M. g. gallopavo)[redakti | redakti fonton]

Distribuado ĉefe en orienta Usono kaj du vertikalaj strioj de Meksiko.

La Sudmeksika meleagro estas konsiderata nomiga subspecio, kaj la ununura kiu troviĝas nek en Usono nek en Kanado. La Aztekoj enhejmigis la sudan meksikan subspecion, M. g. mexicana, kiu kondukis al la estigo de la Hejma meleagro. La hispanoj reenportis tiun hejmigitan subspecion al Eŭropon kun ili meze de la 16a jarcento; el Hispanio ĝi disvastiĝis al Francio kaj poste al Britio kiel kortobirdo, kutime uzata kiel centra peco de festo por riĉuloj. Ĉirkaŭ 1620 ĝi estis tiom komunaj ke la Pilgrimaj setlantoj de Masaĉuseco alportus meleagrojn kun ili el Anglio, senkonsciaj ke ili havas pli grandan parencon jam okupintan la arbarojn de Masaĉuseco. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj subspecioj kaj estas en Hispanameriko plej konata laŭ la Aztekdevena nomo, guajolote [guaholOte]. Tiu meleagra subspecio estas supozeble draste endanĝerita en 2010.

Benjamin Franklin kaj la usona nacia birdo[redakti | redakti fonton]

La ideo ke Benjamin Franklin preferis la Komunan meleagron kiel nacia birdo de Usono devenas el letero kiun li sendis al sia filino Sarah Bache la 26an de januaro de 1784, kritikante la elekton de la Blankkapa maraglo kiel nacia birdo kaj sugestante ke meleagro povus esti pli taŭga alternativo.[7]

En tiu letero Franklin kritikis la maldecan moralan karakteron de la Blankkapa maraglo kiu rabas fiŝojn jam kaptitajn de aliaj rabobirdoj kaj kiu estas tiom malkuraĝa ke eĉ malgranda tirano ne pli granda ol pasero atakas kaj fuĝigas ĝin. Alternative la meleagro estas vere origine indiĝena de Ameriko kaj estas tiom kuraĝa ke povas ataki soldaton kiu invadus ĝian farmon. Tiu letero de Franklin estis verkita post kiam la Usona Kongreso estis dediĉinta ses jarojn por elekti la Blankkapan maraglon kiel simbolo de la ĵusformita ŝtato. La malaprobo de Franklin estis evidenta sed eble sufiĉa humora por proponi la meleagron anstataŭe, ĉar li laŭscie neniam oficiale defendis la uzadon de la meleagro kiel nacia simbolo.

Signifo por nordamerikaj indiĝenoj[redakti | redakti fonton]

La Komuna meleagro, tra sia ampleksa teritorio, ludas gravan rolon en la kulturoj de multaj usonaj indianoj tra la tuta Nordameriko. Krom por la Dankofesto, ĝi estas preferata manĝo por orientaj triboj. Orientaj nordamerikaj triboj konsumis kaj la ovojn kaj la viandon, foje igante tiun lastan kiel ia tipo de peklaĵo por konservi ĝin kaj daŭrigi ĝin dum malvarma vetero. Ili eĉ havigis habitaton per bruligado de partoj de arbaroj (Senarbarigo) por krei artefaritajn herbejojn kiuj allogu masklaron kaj tiele permesi la ĉasistojn pafi kontraŭ la birdoj. La plumoj de meleagro ofte estis uzataj por ceremonioj kaj por kapornamo de multaj triboj. Multaj estroj, kiaj tiuj de Kataŭboj, tradicie vestis meleagroplumajn kapornamaĵojn.[8] Gravaj homoj de kelkaj triboj, inklude tiujn de Krikoj kaj Ŭampanoagoj, vestis mantelojn faritajn el meleagraj plumoj.[9] La Meleagra Klano, Turkey Clan, estas unu el la tri klanoj de Lenapoj.[10] Movoj de la Komuna meleagro inspiris la meleagran dancon de la tribo de la Kadooj.[11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hill, G; Doucet SM, Buchholz R (2005). "The Effect of Coccidial Infection on Iridescent Plumage Coloration in Wild Turkeys", gazeto : Animal Behaviour, volumo : 69, paĝoj : 387–94. COI:10.1016/j.anbehav.2004.03.013
  2. National wild turkey Federation: wild turkey Facts.
  3. C. Michael Hogan. 2008. Wild turkey: Meleagris gallopavo, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg
  4. Krakauer, AH (March 3 2005). "Kin selection and cooperative courtship in wild turkeys", gazeto : Nature, volumo : 434, numero : 7029, paĝoj : 69–72. COI:10.1038/nature03325
  5. http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Meleagris_gallopavo.html
  6. http://www.nwtf.org/conservation/bulletins/bulletin_16.pdf
  7. "Benjamin Franklin to Sarah Bache, January 26, 1784".Library of Congress, Manuscript Division.
  8. Pritzker 367
  9. Pritzker 381, 474
  10. Pritzker 423
  11. "Caddo Nation Today." Texas Beyond History. (konsultita la 28an de dec 2010)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]