Paŝtejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
paŝtanta bovaro.

Paŝtejo estas areo kun vegetaĵo, kiu estas uzebla por nutrado de la brutoj. Ĝi estas parto de bieno aŭ agrikultura unuo. La paŝtejo plej ofte estas natura herbejo, sur kiu kreskas abunde diversaj herboj (poacoj, legumacoj) por bovoj, ĉevaloj, ŝafoj kaj aliaj paŝtiĝantaj bestoj. La paŝtejo estas uzata plej ofte neintense, precipe en aridaj regionoj, kie la grundo ne konvenas por terkultivado. En humidaj regionoj oni ofte falĉas la herbojn kaj sekigas ilin (fojno) aŭ faras el ili silaĵon por la vintra periodo.

Por eviti tropaŝtadon kaj tretpremon de la herboj, ebligante ties rekreskon, refreŝiĝon, oni ofte paŝtadas periode. Dum la nepaŝta periodo, la paŝtejo refortiĝas, sed oni ofte falĉas post florado, grajnomaturiĝo. Oni povas ĉirkaŭi la paŝtejon per elektra barilo.

Oni nomas provizora paŝtejo la grenan aŭ maizan staplejon (ejo post rikolto de ekz. tritiko, maizo), sur kiu oni paŝtadas porkojn, ŝafojn, bovojn.

Oni povas paroli pri ebena kaj montara (alpa) paŝtejoj. En la antaŭindustriaj epokoj, la brutaroj (precipe ŝafaroj) somere paŝtis en la altaj montaj paŝtejoj (somera paŝtejo), aŭtune, printempe en pli malaltaj ebenaĵoj. Tiutempe la brutaro ofte paŝtis, vivtenis sin en neĝkovritaj paŝtejoj (ekz. hungara griza bovo).

La intensa kultivado de la paŝtejo signifas ties akvumadon, aerumadon (per specifaj dentaj erpiloj) aŭ eĉ ties sterkadon.