Bero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la samnoma eldonejo vidu Eldonejo Bero.

Beroj de vakcinio

Bero estas la plej ofta speco de simpla karneca frukto, kies tuta ovolujo kreskas al manĝebla ĉirkaŭfrukto. La semoj estas internaj en la karnaĵo de la ovario, kiu havas unu aŭ plurajn ĉelojn. Se la ekstera haŭto estas malmola, kiel ĉe kukurbojkukumo, la frukto nomiĝas kirasbero. Se la floro havas plurajn ovariojn, kiuj poe formas beran frukton, tiam ekestas plurbero.

Ekzemploj de beroj estas vinberoj kaj tomato, sed multaj aliaj oftaj fruktoj estas rigardataj de botanikistoj kiel beroj. Citrusoj, oranĝo kaj citrono, enestas klason de beroj nomata hesperidio. Ankaŭ daktilo, avokado kaj melongeno estas beroj por botanikistoj.

Laŭ kuirarto, la termino "bero" signifas ian ajn malgrandan frukton. Laŭ ĉi tiu senco frago estas bero, sed tomato ne. Aliaj kuirartaj beroj, kiuj ne estas botanikaj beroj, estas framboj, grosoj, ĥamemoroj, mirteloj, riboj kaj rubusoj.