Citruso
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Frukto de oranĝujo, Citrus sinensis
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Specioj k ĉefaj hibridoj
|
||||||||||||
|
Specioj |
||||||||||||
Citruso estas genro de pluraj florhavaplantoj(angiospermoj) en la familio rutacoj kiu devenas de subtropika sudorienta Azio. La genro enhavas multajn speciojn, kaj naturajn kaj faratajn hibridojn. Citruso inkluzivas komerce gravajn fruktojn kiel oranĝon, citronon, grapfrukton, limeon, mandarinon k.a. Kiam oni diras citrusplantoj oni pli vaste ampleksas ne nur tiu la genro sed ankaŭ aliaj parencaj kiel Ponciruso.
Specioj [redakti]
Jen plantnomoj de kelkaj gravaj specioj (aŭ hibridoj) de citruso:
- Citrus aurantifolia: limeujo aŭ Meksika limonujo
- Citrus aurantium: bigaradujo
- Citrus bergamia: bergamotujo
- Citrus clementina: klementinujo
- Citrus limettioides: limedujo
- Citrus limeta: limetujo
- Citrus limon: citronujo
- Citrus maxima (= Citrus grandis): pampelmusujo
- Citrus medica: cedratujo
- Citrus paradisi: grapfruktujo
- Citrus reticulata: mandarinujo
- Citrus sinensis: oranĝujo
- Citrus tangerina: tangerinujo
- Citrus latifolia: Persa limonujo aŭ Tahitia limonujo
- Citrus limonia: Rangpura limonujo
- Citrus unshiu:Satsumo
- Citrus volkameriana: Volkamera limonujo
- Citrus jambhiri :jambira limonujo
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |