Oranĝerio de la kastelo de Versajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝardeno de la oranĝerio de la Parko de Versajlo, kun la oranĝarboj en kestoj
Vidata de la fasado de la oranĝerio

La oranĝerio de la kastelo de Versajlo estis konstruita de Jules Hardouin-Mansart en 1688[1], ĝi anstataŭis tiun konstruitan de Le Vau en 1663[1] tio estas eĉ antaŭ la komenco de la laboroj por la kastelo. La Oranĝerio ŝirmas vintre pli ol 1 500 arbustoj en kestoj[2], plej multaj estas la oranĝarboj (900) sed ankaŭ laŭroj, granatarbojmirtoj[1]. Belsezone, de Majo ĝis Oktobro, la oranĝarboj kaj aliaj arboj en kestoj estas ekspoziciataj en la Malalta Florbedo.

La modo de la citrusoj[redakti | redakti fonton]

La dolĉa oranĝo (Citrus aurantium) estis enkondukita en Eŭropon en la 15-a kaj 16-a jarcento[3] kaj tiam estis luksa nutraĵo. Oni ĝenerale konsentas ke la alveno de la dolĉa oranĝo estas ligita al la maraj agadoj de la portugaloj en la 15-a jarcento, aparte per la ĉirkaŭnavigadoj de oriento okcidenten faritaj de Vasco da Gama. Kvankam la romianoj verŝajne jam konis citronojn kaj oranĝojn same kiel malsamajn citrustipojn, la amaraj kaj dolĉaj oranĝoj kaj la citronoj - alvenis en Eŭropon je diversaj epokoj.

En Francio, la entuziasmo por la ekzotaj variaĵoj komenciĝis fine de la italaj militoj[1]. La unua oranĝerio estis konstruita de Karolo la 8-a en la kastelo de Amboise[4]. Li tie naturigis artiŝokojn, melonojn kaj amarajn oranĝojn[1]. Henriko la 4-a, franca reĝo, konstruigis oranĝerion en la Palaco Luvro[1]. Detenante la akvon kaj nutraĵojn, kaj uzante branĉtranĉajn teknikojn, la francaj ĝardenistoj sukcesis florigi citrusarbedojn dum la tuta jaro, por la granda plezuro de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Citrusoj fariĝis tra historio temo en skulptado, mozaiko, brodado, teksado, pentrado, poezio aŭ en kanzonoj. La oranĝfloroj restas ŝatata florornamo por la geedziĝoj[5].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Oranĝerio troviĝas sub la «Suda florbedo ». Ĝi konsistas el centra galerio longa je 155 m, kies fasado frontas la sudon. La centra galerio estas inter du flankaj galerioj situantaj sub la «centŝtupaj ŝtuparoj». La tuto, lumigita per grandaj arkigitaj fenestroj, brakumas la malaltan florbedon ankaŭ nomatan la florbedo de la oranĝerio.

Tiu orientiĝo, murdikeco supera al 5 metroj[1] kaj la singardo dum vintro - por ekzemplo, sub la malnova reĝimo, la ĝardenistoj eniris per grandaj kattruoj [1] por eviti malfermi la grandajn fenestropordojn kies kuniĝoj estis ŝtopitaj per pajlo[1] - faris ke la Oranĝerio neniam suferis froston[1].

La Malalta Florbedo estas limigita laŭ la kvara flanko, sude per balustrado super la vojo al Saint-Cyr-l'École. Ĉi tiu apartigas ĝin de la akvobaseno de la svisoj. En ĝia centro troviĝas vasta ronda baseno, ĉirkaŭata per ses gazonbedoj.

Panoramo de la oranĝerio vidata de la malalta florbedo (dinamika vidaĵo).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 1,9 Lisa Garnier (2010). "Le Grand jeu des artifices", gazeto : {{{gazeto}}} (france). Les cahiers de Science & Vie, numero : hors-série Les Sciences au château de Versailles, paĝoj : p. 72-75
  2. Joël Cottin, jardinier et chef du château de Versailles, émission Au cœur de l'histoire sur « Versailles, côté jardin », Europe 1, 25 avril 2011
  3. .Ramón-Laca, L. (vintre 2003). "The Introduction of Cultivated Citrus to Europe via Northern Africa and the Iberian Peninsula", gazeto : {{{gazeto}}}. Economic Botany, volumo : 57
  4. Hyams, Edward. (1971). A History of Gardens and Gardening. New York: Praeger Publishers. 
  5. "{{{titolo}}}", gazeto : {{{gazeto}}}, volumo : 102 Scora, Rainer WScora, Rainer W ((Nov.- Dec.) 1975). "On the History and Origin of Citrus". Bulletin of the Torrey Botanical Club: 370-1

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

48°48′8″N 2°7′6″E  /  48.80222°N, 2.11833°O / 48.80222; 2.11833 (Oranĝerio de la kastelo de Versajlo)