Fungoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fungoj
Troveblo de fosilioj: meza ordovicio - ĉi-epoke

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
L., 1753
Divizioj

Microsporidia
Kitridiomikotoj Chytridiomycota
Blastokladomikotoj Blastocladiomycota
Neocallimastigomycota
Mukoromikotenoj
Glomeromycota
Askofungoj Ascomycota
Bazidiomicetoj Basidiomycota

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Morchella conica

Fungoj[1], arkaike ĝis 2020 ankaŭ micetoj[2] (latine fungi, singulare fungus, origene de la greka vorto σφόγγος sfóngos, do spongo; greke μύκητες, mýkētes, singulare μύκης, mýkēs)[3] estas kreskaĵoj, kiuj havas veran ĉelkernon, sed male al plantoj ne havas klorofilon kaj nutras sin heterotrofe (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – ĥitinon kiel strukturantan molekulon kaj glikogenon kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj per la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj.

Oni malkovris ankaŭ, ke mukofungoj kaj oomikotoj similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.

La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, bestoj aŭ fungoj. Ili povas kunlabori kun plantoj (mikorizo) aŭ paraziti ilin.

Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kunmetitajn el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj). Ne estas centriolo sed ŝpinila polusa korpo.

Esceptoj pri ĉi-priskribo de fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomikotoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Mukoromikotenoj, Askofungoj kaj Bazidiofungoj povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produkante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da ĥitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en siaj muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj.

Precipaj karakteroj kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

  • Ili estas heterotrofaj; male al plantoj, ili ne havas klorofilon.
  • Ili havas talon; male al plantoj estas nenia distingo inter membroj kiel tigo, folioj kaj radikoj.
  • Ili produktas ĥitinon kaj iliaj hifoj havas ĥitinan ĉelmuron. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas ĥitino (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj glukanoj ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
  • Ili estas ensorbotrofaj (ne fagotrofaj). Por nutriĝi, ili produktas enzimojn, kiujn ili sekrecias eksteren de la ĉelo. Tiel ili povas aliigi polimerojn al monomeroj, kiujn ili ensorbas danke al transportantoj.
  • Krestoj de iliaj mitokondrioj estas plataj.

Fakte en la klado oni vidas, ke malnovaj formoj vivis en akvo, estis unucelaj kaj moviĝis per flagelo. La kapablo formi hifojn estis grava eco, kiu permesis al fungoj sed ankaŭ oomikotoj trovi manĝaĵon en tera medio. Havi ĉelmuron, trudis perdi fagocitadon kaj aperigi gravajn enzimojn por malkonstrui kompleksajn molekulojn. Adaptado al la vivo en tera kondiĉo kondukis al perdo de flagelo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Oni priskribis nur 100 000 speciojn sed oni taksas ke 1,5 milionoj povas ekzisti ankoraŭ nekonataj. Fungoj konstituus unu kvaronon de la maso da vivuloj. Ili produktas 85 miliardojn da tunoj de CO2 jare[4].

Pri la ekologia signifko vidu la sekcion pri ekologio.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.

Ne-seksa reproduktado[redakti | redakti fonton]

Fungoj produktas sporojn (vidu konidio). Ĉe la pli arkaikaj oni trovas zoosporojn (vidu Chytridiomycota).

Seksa reproduktado de la fungoj[redakti | redakti fonton]

En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.

Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.

La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Klasado laŭ vivmaniero estas ne absoluta, ekzemple simbiozaj fungoj povas iĝi parazitoj, se iliaj gastigintoj malfortas aŭ parazitaj fungoj necesas saprofitan fazon en ilia viv-ciklo.

Saprofitismo[redakti | redakti fonton]

Multaj fungoj ensorbas nevivan organikan materion, kiel mortan lignonhumon. Helpe de taŭgaj enzimoj ili kapablas malkombini ekzemple ligninon, keratinoncelulozon kaj nutri sin per ili. Parte individuaj fungoj specialiĝas pri certa fazo en la malkombina procezo, tiel ke pluraj individuoj devas kunlabori.

Kune kun bakterioj, fungoj estas la plej gravaj malkomponantoj de morta organika materialo.

Parazitismo[redakti | redakti fonton]

Multaj fungoj ensorbas vivan organikan materion el plantoj, sed ankaŭ aliaj vivuloj kiaj insektojnematodoj.

Ĉirkaŭ 180 fungaj specioj kaŭzas malsanojn de homoj.

Simbiozo[redakti | redakti fonton]

Multaj symbiomycota fungoj rolas gravan simbiozon kun kreskaĵoj. Ili helpas kreskaĵojn asimili nutraĵojn kaj kolekti akvon, ĉar ilia mikorizo etendiĝas pli vaste ol la radikaro de planto. Supozeble granda parto de la plantoj forte aŭ tute dependas de la kunekzistado kun fungoj.

Sistematiko[5][redakti | redakti fonton]

Fungi




Symbiomycota
Dikarya

askofungoj : Ascomycota



bazidiofungoj : Basidiomycota




Glomeromycota




Mortierellomycotina






Kickxellomycotina



Zoopagomycotina



Entomophthoromycota

Basidiobolomycetes



Neozygitomycetes



Entomophthoromycetes




Mukoromikotenoj: Mucoromycotina





Blastocladiomycota





Chytridiomycota



Neocallimastigomycota





Opisthosporidia



Microsporidia



Rozellomycota





Aphelida





Aliaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

Uzo[redakti | redakti fonton]

La fungoj estas uzataj kiel nutraĵoj kaj kiel kuraciloj. En agrokulturo, ili estas uzataj por lukti kontraŭ malamikoj de kreskaĵoj kaj por helpi kreskaĵojn asimili nutraĵojn.

Gistaj fungoj fermentigas sukeron al etanolo kaj tiel ebligas produkti alkoholajn trinkaĵojn. Tiu procezo estas utiligata ankaŭ industrie.

Kelkaj fungoj estas manĝeblaj:

Precipaj kultivataj specioj por kuirarto[redakti | redakti fonton]

Precipaj specioj uzataj por prepari nutraĵojn[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo fungoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 325
  2. artikolo micetoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, en la unua eldono de 1970, paĝo 693, ankoraŭ ne nomata arkaika formo
  3. artikolo "μύκης, mýkēs" el Wilhelm Pape: Handwörterbuch der griechischen Sprache, Braunschweig, 1914 (germane)
  4. Philippe Silar kaj Fabienne Malagnac. (2013) Les champignons redécouverts. Belin. ISBN 978-2-7011-50902-7.
  5. Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547, 2007

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]