Aŭstralia koĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda kolonio de I. purchasi

Aŭstralia koĉo, Icerya purchasi, estas koĉa insekto kiu manĝas pli ol 50 familiojn de lignoplantoj,[1] precipe Citrusoj kaj Pitosporumoj. Origine priskribita en 1879 el specimenoj kolektitaj en Nov-Zelando kiel damaĝbestoj de Kangurua akacio,[2] ĝi nun troviĝas tutmonde, kie oni kultivas citrusarbojn. Ĝia origina habitato estas Aŭstralio.[3]

Vivociklo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de masklo.

Ĉi tiu koĉo infestas branĉetojn kaj branĉojn. La matura hermafrodito estas ovala, ruĝbruna kun nigraj haroj, 5 mm longa. Kiam maturiĝas, la insekto restas senmova, alkroĉas sin al la planto per vaksaj sekrecioj kaj produktas, per korpa elpuŝado, blankan ovosakon kanelforman kiu enhavas centojn da ruĝaj ovoj. La ovo-sako kreskas du-trioble pli longa ol la korpo. Lastatempe elkovigitaj nimfoj estas la primara stadio, kaj ties disvastiĝo, laŭ oni scias, okazas per la vento kaj per rampado. Fruaj stadiaj nimfoj manĝas de la mezaj vejnoj de folioj kaj malgrandaj branĉetoj, kaj kaŭzas la plej grandan parton de la damaĝo. Ĉe ĉiu haŭtoŝanĝo, ili lasas ĉe la malnova manĝloko la antaŭan haŭton kaj la vaksecajn sekreciojn, per kiuj ili sin kovris. Male al multaj aliaj tiaj insektoj, ili konservas krurojn kaj limigitan moveblecon en ĉiuj vivaj stadioj. Pli maljunaj nimfoj migras al pli grandaj branĉetoj kaj eventuale kiel plenkreskuloj al branĉoj kaj la trunko. Ilia vivociklo tre dependas de temperaturo, ĉar la tempodaŭro en ĉiu stadio de vivo estas pli longa en malvarmaj temperaturoj ol ĉe altaj temperaturoj.

Veraj maskloj estas maloftaj al raraj entute, kaj en multaj infestadoj ne ĉeestas. Veraj femaloj (ne hermafroditaj) estas nekonataj. Memfekundigo de hermafrodito produktos nur hermafroditojn. Pariĝoj de masklo kaj hermafrodito produktos kaj masklojn kaj hermafroditojn.[4]

Aldone al la senpera damaĝo pro daŭra sukosuĉado, la insektoj ankaŭ eligas mielroson, sur kiu Nigra fulga ŝimo ofte kreskas kaj kaŭzas plian damaĝon al la gastiganta planto. Iuj formikoj konsumas ĉi tiun mielroson.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Maskloj estas raraj en hermafroditaj specioj de Icerya. Maskloj estas haploidaj dum inoj diploidaj. Femaloj havas ovotestiklon, kiu kapablas produkti kaj spermon kaj ovocitojn, kiuj fekundiĝas interne por produkti diploidajn idarojn (femalaj) kiel formo de hermafroditeco. La ĉeloj de la ovotestiklo estas haploidaj kaj devenas de troa spermo dum pariĝado kun maskloj. Ĉi tio estis nomata "parazita histo" kaj teoriaj studoj atribuis al ĉi tio ian formon de seksa konflikto kaj ekzamenis la eblajn kazojn kaj taŭgecajn konsekvencojn, ĉar inoj povas produkti filinojn pariĝante kun maskloj aŭ uzante, ajn parazitajn virajn ĉelajn liniojn. Femaloj al kiuj mankas ovotestikloj eble prefere dediĉas sin al produktado de filoj, dum femaloj kun parazita histo devas preferi pludoni la genetikan materialon tra filinoj.[4]

Biologia lukto[redakti | redakti fonton]

Novius cardinalis manĝanta kotonecan koĉon.

Icerya purchasi gravas kiel unu el la unuaj grandaj sukcesoj de biologia lukto. Importoj de la skarabeto Aŭstralia kokcinelo (Novius cardinalis eksa Rodolia cardinalis) en 1888-1889 fare de C. V. Riley, poste estro de la Entomologia Fako de USDA, rezultigis rapidajn reduktojn de populacioj de I. purchasi, savante la burĝonantan kalifornian citrusekspluatadojn for de ĉi tiu detrua plago.

Iu dua agento por la biologia lukto, nome la parazitoida vespo Cryptochaetum iceryae samtempe estis enkondukita en Kalifornio kiel aldona helpilo por regado de la menciita plago. Uzado de insekticidoj rekomendindas nur se neniaj utilaj specioj ĉeestas. La kemiaĵo Imidakloprido estas precipe ne rekomendinda, kvankam ĝi efikas sur aliaj damaĝaj insektoj, ĉar ĝi ne efikas sur ĉi tiu specio sed estas tre venena por la Aŭstralia kokcinelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ScaleNet
  2. Maskell, W.M. (1879) [1878]. "On some Coccidae in New Zealand". Transactions and Proceedings of the New Zealand Institute. 11: 187-228.
  3. Nair, K. S. S. (2007). Tropical Forest Insect Pests: Ecology, Impact, and Management. Cambridge University Press. ISBN 9781139464857.
  4. 4,0 4,1 Gardner, Andy; Ross, Laura (2011). "The Evolution of Hermaphroditism by an Infectious Male-Derived Cell Lineage: An Inclusive-Fitness Analysis". The American Naturalist. 178 (2): 191–201. doi:10.1086/660823. PMID 21750383. S2CID 15361433. Lay summary – National Geographic News (17a de Aŭgusto, 2011).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hamon AB, Fasulo TR. (2005). "Cottony cushion scale, Icerya purchasi Maskell". Featured Creatures. University of Florida. Retrieved 2008-07-16.
  • "ARS Timeline: History of Research at the U.S. Department of Agriculture and Agricultural Research Service". USDA Agricultural Research Service. 2008-07-07. Elŝutita je 16a julio 2008
  • Baker, James R. (1994). "Cottony Cushion Scale". Ornamentals and Turf: Department of Entomology Insect Note. North Carolina State University: North Carolina Cooperative Extension. Elŝutita je 16a julio 2008
  • T. R. Fasulo and R. F. Brooks (October 1993, revised June 2004). "Scale Pests of Florida Citrus". Entomology and Nematology Department, Florida Cooperative Extension Service, Institute of Food and Agricultural Sciences, University of Florida. Elŝutita je 16a julio 2008
  • Grafton-Cardwell, E. E. (December 2003). "Cottony Cushion Scale". How to Manage Pests: Pests in Gardens and Landscapes. University of California Statewide Integrated Pest Management Program. Elŝutita je 16a julio 2008

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Taksonidentigiloj
  • Wikidata: Q783121
  • Wikispecies: Icerya purchasi
  • ADW: Icerya_purchasi
  • BOLD: 248013
  • BugGuide: 5748
  • EoL: 2646082
  • EPPO: ICERPU
  • EUNIS: 102026
  • Fauna Europaea: 98412
  • Fauna Europaea (new): dec68a27-240e-4e3a-9b43-98f3069a0fc4
  • GBIF: 2080592
  • iNaturalist: 60921
  • IRMNG: 11157896
  • ISC: 28432
  • ITIS: 200699
  • NBN: NHMSYS0021166791
  • NCBI: 249532
  • NZOR: ed6c66e2-82c2-4797-a771-0d83a37058cd
  • En tiu ĉi artikolo estis uzita traduko de teksto el la artikolo Icerya purchasi el la angla vikipedio. Aldone, iom da modifoj far la tradukinto.