Kangurua akacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kangurua akacio

Biologia klasado
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Mimosoideae
Genro: Akacio Acacia
Specio: A. paradoxa
Acacia paradoxa
DC.
Datumoj pri okazoj de AVH
Datumoj pri okazoj de AVH
Datumoj pri okazoj de AVH
Sinonimoj

Acacia armata R.Br.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Aspekto de Acacia paradoxa
Foliaro, stipuloj kaj floroj de Acacia paradoxa
Floro de kangurua akacio

Kangurua akacio, Acacia paradoxa,[1] estas planto de la familio Fabacoj, nome planto el Aŭstralia flaŭro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda arbedo aŭ arbo ĝis 2 ĝis 4 metrojn (7 ĝis 13 ft) alta[2] kaj havas similan larĝon,[3] ĝi havas riphavajn branĉetojn, kiuj ofte estas arkaĵaj malsupren. Ĝi havas densan foliaron; la folioj estas fakte pligrandigitaj petioloj nomataj filodoj. Ili estas krispaj kaj la novaj estas kovritaj de haroj. La vertikalaj filodoj estas nesimetriaj kaj havas lancetan formon kaj longas ĉirkaŭ 30 milimetrojn kaj larĝas 7mm (4,276 coloj).[2] La arbusto ankaŭ plenas je longaj pikiloj. Ĝi kutime floras inter aŭgusto kaj novembro [3] produktante akselan florspikon kun malgrandaj, helflavaj sferaj florkapoj kaj la fruktoj estas brunaj kapsuloj longaj 4 ĝis 7 centimetrojn (1,6 ĝis 2,8 coloj). La malmolaj nigraj semoj ene havas longforman aspekton kaj estas ĉirkaŭ 6mm (0.236 colo) longaj kaj duone larĝaj.[2] La dornaj stipuloj, kiuj kreskas ĉe la bazo de la filodoj, malinstigas brutojn manĝi aŭ veni tro proksime al la planto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La specio estis unue formale priskribita de la botanikisto Augustin Pyramus de Candolle en 1813 kiel parto de la verko Catalogus Plantarum Horti Botanici Monspeliensis.[4] La specia nomo devenas de la grekaj vortoj para kiu signifas proksime kaj doxa kun la signifo gloro. Ĉi tio probable aludas la neallogan kaj dornan arbuston sufiĉe okulfrapan kiam ĝi floras.[2]

Multaj sinonimoj estas konataj pro la planto inter kiuj Acacia ornithophora, Acacia undulata, Mimosa paradoxa, Racosperma paradoxum, Acacia armata kaj Acacia hybrida.[4]

Disvastigado[redakti | redakti fonton]

Kangurua akacio estas vaste disvastigita tra Aŭstralio, regeneriĝante el semo post okazaĵoj, kiel ekzemple arbusta fajro. Malgrandaj birdoj, inkluzive reĝbirdo, uzas ĉi tiun planton kiel ŝirmejon kaj loĝejon, dum ĝi estas preferata kiel nutraĵfonto por moteoj, papilioj kaj aliaj insektoj, birdoj ankaŭ manĝas ĝian semojn.

Ĝi estas endemia de sudorientaj partoj de Sudaŭstralio, plejparto de Viktorio, orienta Novsudkimrio kaj sudorientaj partoj de Kvinslando.[4] Ĝi naturiĝis en partoj de Okcidenta Aŭstralio kaj Tasmanio.[2]

La planto ankaŭ estis enkondukita en aliajn kontinentojn. En Usono, kangurua akacio estas konata malutila fiherbo en Kalifornio.[5]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La planto estas uzata kiel ornama aŭ kiel densa protekta planto. Ĝi estas bonega vivmedio kaj nutriĝloko por birdoj. Ĝi kreskas bone en plena suno aŭ en parte ombra pozicio. Ĝi povas esti plantita en sekaj ĝis humidaj bone drenitaj lokoj.[3] Semoj postulas antaŭpreparadon tia kiel skarifikadon antaŭ plantado.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Acacia paradoxa. Australian Plant Name Index (APNI), IBIS database. Centre for Plant Biodiversity Research, Australian Government, Canberra. Alirita 2008-04-03.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Acacia paradoxa (Leguminosae) Kangaroo Thorn. Seeds of South Australia. Government of South Australia. Alirita 3a de Oktobro 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 Acacia paradoxa. Yarra Ranges. Arkivita el la originalo je 2020-03-01. Alirita 3a de Oktobro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-01. Alirita 2021-03-26.
  4. 4,0 4,1 4,2 Acacia paradoxa DC. Kangaroo Acacia. Atals of Living Australia. Global Biodiversity Information Facility. Alirita 3a de Oktobro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-26. Alirita 2021-03-26.
  5. Acacia paradoxa. Plants Profile. United States Department of Agriculture. Alirita 2a de Aprilo 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Taksonidentigiloj
  • Wikidata: Q1524950
  • Wikispecies: Acacia paradoxa
  • APDB: 67508
  • APNI: 68149
  • Calflora: 37
  • Cal-IPC: acacia-paradoxa
  • eFloraSA: Acacia_paradoxa
  • EoL: 648693
  • EPPO: ACAAR
  • FoAO2: Acacia paradoxa
  • FoIO: ACAPAR
  • GBIF: 2981159
  • GRIN: 313094
  • iNaturalist: 75251
  • IPA: 5031
  • IPNI: 471080-1
  • ITIS: 506811
  • NCBI: 139014
  • NSWFlora: Acacia~paradoxa
  • NZOR: 9cca9631-615e-4469-9360-ab53adab3280
  • NZPCN: 2421
  • PfaF: Acacia paradoxa
  • Plant List: ild-31551
  • PLANTS: ACPA8
  • POWO: urn:lsid:ipni.org:names:471079-1
  • Tropicos: 13024320
  • VicFlora: fc1c0e04-bf6f-4220-aac8-7a26a9eb36dc
  • WFO: wfo-0000185340

Kategorioj: Akacia; Fabaloj el Australio; Flaûro el Viktorio (Aûstralio); Flaûro el Sudaustralio; Flaûro el Novsudkimrio; Flaûro el Kvinslando

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Acacia paradoxa en la angla Vikipedio.