Okcidenta Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Okcidenta Aŭstralio
Flago de Okcidenta Aŭstralio Blazono de Okcidenta Aŭstralio
(Flago) (Blazono)
Kromnomo: Ŝtato de Sovaĝaj Floroj, Ora Ŝtato
Mapo de Aŭstralio kun Okcidenta Aŭstralio indikita
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj
Ĉefurbo Perto
Registaro Konstitucia monarkio
Ken Michael
Colin Barnett (ALP)
Areo
 – Tuta
 – Tero
 – Akvo
 
2.645.615 km² (1a)
2.529.875 km²
115.740 km² (4,37 %)
Loĝantaro (Decembro 2006)
 – Loĝantaro
 – Denseco
 
2.050.900 (4a)
0.79/km² (7a)
Malneta Ŝtata Produkto
(2004-05)
 – Produkto ($m)
 – Produkto per loĝanto
 
 
$100.900 (4a)
$50.355/persono (3a)
Horzono UTC+8 (somere +9)
Federa reprezentado
 - Ĉambraj seĝoj
 - Senataj seĝoj
 
15
12
Alteco
 – Plej alta
 
Monto Meharry +1.253 m
 – Malplej alta marnivelo
Mallongigoj
 – Poŝta
 – ISO 3166-2
 
WA (OkA)
AU-WA
Retejo
www.wa.gov.au
v  d  r
Information icon.svg

Okcidenta Aŭstralio, angle Western Australia [ŭestan ostrejlja] laŭ areo estas la plej granda ŝtato de Aŭstralio: La ŝtato kovras la okcidentan trionon de la kontinenta parto de la lando. Ĝi limas al Suda Aŭstralio kaj la Norda Teritorio. Post la Saĥa Respubliko en Rusio temas pri la dua plej granda subŝtato de la mondo. La administra ĉefurbo Perto estas la plej izolita urbo de pli ol miliono da enloĝantoj: la plej proksima simile granda urbo, Adelajdo, foras 2.104 kilometrojn. Perto pli proksimas al Ĝakarto en Indonezio (3.007 kilometrojn for) ol al Sidnejo en Aŭstralio (3284 kilometrojn da distanco).

La enloĝantoj de la ŝtato, kiuj oficiale angle nomiĝas West AustraliansWestern Australians, ofte neformale estas nomataj "Sandgropers" (laŭ insekto el la ordo de ortopteroj), ĉar tiu insekto ofte troveblas en la sablodunoj ĉirkaŭ Perto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Okcidenta Aŭstralio konsistas el la ekstreme malnovaj kontinenteroj Jilgarn kaj Pilbara, kiuj dum la Arĥaika Erao – proksimume antaŭ 3.200 ĝis 3.000 milionoj da jaroj – unuiĝis kun la kontinentero Dekan de Hindio, kun la insulo Madagaskaro kaj la kontinenteroj Karu kaj Zimbabvo de Suda Afriko por formi la prakontinenton Ur, unu el la plej malnovaj superkontinentoj de la tero. Ĉar la sola forto montokrea ekde tiam estis iom da geologia premo de Antarkto norden, la lando restis relative ebena, kaj neniu punkto de la ŝtato nuntempe troviĝas pli alte ol 1.245 metroj (monto Meharry en la montaro Hamersley en la regiono Pilbara). La plejparto de la ŝtato formas malaltan ebenaĵon kun averaĝa alteco de 400 metroj, malmulte da montoj kaj valoj. Tiu ebenaĵo relative krute malaltiĝas al la marbordaj ebenaĵoj, foje formante klifojn (kiel en la montaro Darling apud Perto).

La ekstrema aĝo de la pejzaĝo signifas ke la grundo esta rimarkeble nefekunda. Eĉ grundo el granita regiono havas signife malpli da fosforo kaj nur duonon da nitrogeno kompare al grundo en komparebla klimato de aliaj kontinentoj. Grundo el sablaj regionoj ankoraŭ pli malfekundas, estante deficitaj ankaŭ pri zinko, kupro, molibdeno kaj foje natrio kaj kalcio.

urboj, komunumoj kaj la reto de aŭtoŝoseoj de la ŝtato

LA malfekundeco de la plejparto de la grundo necesigas fortan aldonon de kemiaj fekundigiloj, insekticidoj kaj herbicidoj, kiuj damaĝas al la facile rompebla ekologia ekvilibro de la lokaj ekosistemoj. La forta senarbigo de la regionoj kaj kelkloke intensa paŝtado kaŭzas pliajn ekologiajn problemojn, inter alie malpliigas la grunde konservitajn akvorezervojn.

La sudokcidenta, marborta areo de la ŝtato havas moderan klimaton kaj origine havis multajn arbarojn, inkluzive de multaj karri-arbojn, kiuj estas inter la plej altaj arboj en la mondo. La jara pluvokvanto varias inter 300 mm kaj 1.400 mm en la plej "malsekaj" areoj proksime de Northcliffe, sed inter novembro kaj marto la forvaporiĝo de akvo pli intensas ol la pluvokvanto kaj la klimato sume estas tre seka. Plantoj devas esti adaptitaj al tio samkiel al la malfekundeco de la grundo. Pro la tutmonda klimatoŝanĝo, la kvanto de pluvo tendence malkreskas.

La centraj okdek procentoj de la ŝtato estas duondezerto aŭ dezerto, kaj estas apenaŭ enloĝata - kun la ĉefa esceptoj de iuj dungitoj en minejoj. La averaĝa jara pluvokvanto ĉi-tie estas inter 200 kaj 250 mm, sed malmulte helpas, ĉar pluvo ĝenerale neantaŭvideble falas en someraj torentaj pluvegoj kadre de tropikaj ciklonoj, kaj ne iom-post-iom.

Escepto estas la plej nordaj tropikaj regionoj de la ŝtatoj, kie regas ekstreme varmega, monzuna klimato kun averaĝa jara pluvo de 500 ĝis 1.500 mm, kvankam ankaŭ tie estas tre longa, preskaŭ senpluva sezono inter aprilo kaj novembro. Neĝo kutime videblas nur en la montaro Stirling proksime de Albany.

Entute la plej alta maksimuma temperaturo dum la lastaj 50 jaroj estis 50.5 °C (122.9 °F) en Mardie, Pilbara, 61 kilometrojn de Barrow Island dum februaro 1998, kaj la plej malalta minimuma temperaturo dum la lastaj 50 jaroj -6.7 °C (19.9 °F) en Booylgoo Springs, 187 kilometrojn de Meekatharra, dum julio 1969.

Historio[redakti | redakti fonton]

John Forrest estis la unua ĉefminstro de Okcidenta Aŭstralio

The unuaj enloĝantoj de Aŭstralio alvenis el la nordo proksimume antaŭ 40.000 ĝis 60.000 jaroj. Tra jarmiloj ili iom post iom disvastiĝis sur la tuta kontinento. Tiuj indiĝenaj aŭstralianoj estis bone establiĝintaj en Okcidenta Aŭstralio, kiam la unuaj ŝipoj de eŭropanoj ekpasis la regiononon, survoje al Ĝakarto dum la komenco de la 17-a jarcento.

La unua eŭropano, kiu ekesploris Okcidentan Aŭstralion, estis la nederlandano Dirk Hartog, kiu alvenis dum oktobro 1616. Dum la resto de la 17-a jarcento sekvis pliaj nederlandaj vojaĝantoj, kiuj ankaŭ - kutime neplanite - paŭzis ĉe la okcidenta marbordo de Aŭstralio survoje al sia celo. Fine de la jarcento, ankaŭ britaj kaj francaj maristoj ekesploris la marbordon.

La ĝermo de la nuna ŝtato estis brita setlejo, kiu ekestis dum 1826 kaj iĝis la posta Albany. La setlejo fondiĝis baze pro timo de la brita registaro, ke Francio povus fondi setlejojn kaj postan kolonion en Okcidenta Aŭstralio. Sekvis dua setlejo, kaj dum 1832 pli-malpli 1.500 britoj loĝis en la regiono. La du setlejoj plukreskis, kaj iom post iom iĝis la havenurbo Fremantle kaj la ŝtata ĉefurbo Perto. Tamen la enloĝantaro kreskis malrapide, ĝis en la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento oni trovis oron proksime de Kalgoorlie.

Dum 1887, ekvalidis nova konstitucio, kaj dum 1890, la britaj parlamento kaj reĝino validigix akton, kiu permesis mem-administradon al la kolonio. Fine, komence de 1901 la kolonio iĝis ŝtato de Aŭstralio.

Enloĝantoj[redakti | redakti fonton]

La ŝtata ĉefurbo Perto loĝigas tri kvaronojn de la ŝtata enloĝantaro

La unuaj enloĝantoj de la nuna Okcidenta Aŭstralio do estis indiĝenaj aŭstralianoj, de tre malsamaj lingvoj kaj kulturoj. La indiĝenaj grupoj plu signife rimarkeblas en la lando, kaj en iuj lokoj, ekzemple en Kimberley ili daŭre estas la loka plimulto.

Eŭropanoj daŭre eksetlis en la regiono dum 1826. La urbo Perto, borde de la Cigna Rivero (Swan River) fondiĝis dum 1829 fare de anglaj kaj irlandaj setlantoj. Kvankam la regiono profitis de la or-minado ekde iom post la jaro 1890, la enloĝantaro nur signife kreskis dum la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam ŝtata setliga plano subtenis la fondon de novaj farmbienoj en la pejzaĝoj ĝis nun apenaŭ loĝataj. Tamen la kresko, ĉefe de enmigrintoj anglaj kaj irlandaj, dum la tuta 20-a jarcento malpli fortis ol en aliaj partoj de Aŭstralio. Post la Dua Mondmilito krom la dominaj enmigrintoj anglaj kaj irlandaj tamen ankaŭ plimultiĝis novaj civivantoj venantaj el Italio, Kroatio kaj Grekio.

Laŭ la popolnombrado de 2001, 33 procentoj de la okcident-aŭstralianoj nomas sin de angla deveno, 28 procentoj de "aŭstralia", 8 procentoj de irlanda, 4 de itala, 3 de skota, po 2 de germana kaj ĉina deveno; 3 procentoj de la ŝtatanoj dum 2001 nomis sin de indiĝene aŭstralia deveno (do restas proksimume 17 procentoj da ŝtatanoj kun aliaj devenoj). Sume 33 procentoj indikis, ke ili naskiĝis en alia kontinento krom Aŭstralio.

la centra strato Hay Street en Perto

La metropolitena areo de Perto dum 2006 havis proksimume 1,5 milionojn da enloĝantoj, kio egalas al preskau tri kvaronoj de la ŝtata enloĝaqntaro. La metropolitena areo de Perto inkluzivas la havenurbon Fremantle kaj la urbon Rockingham. Estas en la ŝtato aliaj gravaj, sed relative malgrandaj urboj – Mandurah, Bunbury, Kalgoorlie, Albany, Geraldton, Port Hedland kaj Broome.


Lokaj bestoj kaj plantoj[redakti | redakti fonton]

La Nigra cigno estas la ŝtata birdo de Okcidenta Aŭstralio

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ŝtato estas hejmo por proksimume 540 specioj da birdoj. El tiuj, proksimume 15 plejgrandparte ekzistas ĉi-tie. La malgranda marsupiula kvokao troviĝas nur en Okcidenta Aŭstralio.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La sudokcidento de la ŝtato estas inter la mondaj regionoj plej plantoriĉaj. Oni supozas, ke antaŭ la intensa ekfarmado de la alvenintaj eŭropanoj, ekzistis signifa nombro da plantoj, kiuj formortis, antaŭ ol iu sciencisto povis esplori kaj priskribi ilin.

La irlanda sciencisto William Henry Harvey (1811 - 1866) publikigis grandan kvin-voluman verkon pri la algoj de Aŭstralio, kiujn li grandparte esploris en la ŝtata teritorio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Aŭstralio
Flago de Aŭstralio
Ŝtatoj de Aŭstralio Kvinslando | Novsudkimrio | Okcidenta Aŭstralio | Suda Aŭstralio | Tasmanio | Viktorio
Kontinentaj teritorioj Aŭstralia Ĉefurba Teritorio | Teritorio de Golfeto Jervis | Norda Teritorio
Eksteraj teritorioj Aŭstralia Antarkta Teritorio | Aŝmora kaj Kartia Insuloj | Herda kaj Makdonaldaj Insuloj | Kokosinsuloj | Koralmaraj Insuloj | Kristnaskinsulo | Norfolkinsulo