Sidnejo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Sidnejo
La opero de Sidnejo, simbolo de la urbo
Bazaj informoj
Regiono: Novsudkimrio
geografia situo: 33°52′S 151°13′O / -33.867, 151.217Koordinatoj: 33°52′S 151°13′O / -33.867, 151.217
areo: 12.144,6 km²
Loĝantaro (01/01/2005): 4 394 576 (2005)
Loĝdenso: 345,7/km²
horzono: GMT+10h
(+11h de aprilo ĝis oktobro)

Sidnejo (angle Sydney) estas la plej granda urbo de Aŭstralio, kaj la ĉefurbo de Novsudkimrio. Sidnejo ne estas la ĉefurbo de Aŭstralio, tio estas Kanbero.

Enhavo

[redaktu] Historio

La areo ĉirkaŭ la haveno de Sidnejo jam de pli ol 40.000 jaroj estis loĝloko de Aborigenoj. Kvankam la urbigo de la regiono forviŝis plej multajn spurojn de tiuj ĉi triboj, jen kaj jen oni retrovas rokdesegnojn. La intereso de Eŭropo por la regiono kreskis kiam en 1770 kapitano James Cook malkovris Botany Bay (nun kvartalo sude de Sidnejo). Laŭ instrukcio de la Brita registaro Arthur Phillip en 1788 tie kreis punlaborejon. Li alvenis unuavice ĉe Botany Bay, sed ne taksis la lokon taŭga kaj surbordiĝis finfine en Sydney Cove en Port Jackson (la vera nomo por la haveno de Sidnejo).

Arthur Phillip nomis la kolonion "New Albion", sed pro malklara kialo finfine ĝi ekhavis la nomon "Sydney", laŭ la tiama ministro por internaj aferoj Lord Sydney ekde 1789). Verŝajne tio okazis ĉar s-ro Sydney donis al s-ro Phillip la permeson komenci la kolonion. Punitoj estis devigataj konstrui setlejon, kaj en 1822 la urbo havis bankojn, bazarojn, stratojn kaj organizitan policon. En 1847 la punitoj estis nur 3,2% de la enloĝantaro. Ĉiusemajne alvenis ŝipoj de Eŭropo kun Irlandanoj, Britoj kaj aliaj Eŭropaj enmigrintoj kiuj serĉis novan vivon en nova lando.

Kun la industriigo Sidnejo rapide kreskis, kaj komence de la 20-a jarcento ĝi jam havis pli ol 1 miliono da enlogantoj. En la 20-a jarcento Sidnejo plu kreskadis, kaj la urbo nuntempe havas kosmopolitan disradiadon pro gia kultura diverseco.

[redaktu] Vidindaĵoj

[redaktu] Turismaj allogaĵoj

[redaktu] Muzeoj

[redaktu] Parkoj

[redaktu] Esperantistoj en Sidnejo

[redaktu] Vidu ankaŭ

Sidnejo povas nomi ankaŭ la kanadan urbeton Sidney (Brita Kolumbio) kaj supozeble ankaŭ aliajn lokojn. Krome, ankaŭ multaj homoj nomiĝas tiel (angle aŭ Sidney aŭ Sydney; en esperantigo ambaŭ Sidnejo), ekzemple la poeto Sir Philip Sidney.

[redaktu] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Oficala retejo
•  Sidnejo la Havena Urbo


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tiu artikolo pri "Sidnejo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.