John Peter Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Peter Russell
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1858 (1858-07-16)
en Sidnejo
Morto 22-an de aprilo 1930 (1930-04-22) (71-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Slade School of Fine Art
Familio
Edz(in)o Marianna Mattiocco
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Q17490791
Q17490848
Q17490924
vdr

John Peter RUSSELL (16a de Junio 1858 – 30a de Aprilo 1930) estis aŭstralia impresionista pentristo.

Portreto de Vincent van Gogh, 1886, Muzeo Van Gogh.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta kaj edukita en Sidnejo, Russell translokiĝis al Eŭropo fine de sia adolesko por studi en arta lernejo. Tie, li amikiĝis kun kolego Vincent Van Gogh kaj, en 1886, li pentris la unuan oleportreton de la artisto, nune en la Muzeo Van Gogh. Tiun saman jaron, Russell pentris kun Claude Monet en Belle Île. Russell translokiĝis tien poste kun sia edzino, Marianna Russell, unu el preferataj modeloj de la skulptisto Auguste Rodin. Henri Matisse vizitis Russell en Belle Île en la 1890-aj jaroj, kaj poste instruis al la aŭstralia la impresionismajn teknikojn kaj kolorteorion.

Roc Toul (Roche Guibel), 1904.

Spite fekundan pentradon kaj fortaj ligoj kun la eŭropa arta avangardo, Russell rare ekspoziciis siajn verkojn kaj, ricevinta grandan heredon el sia patro, ne montris intereson farante monon el arto. Post la frua morto de sia edzino en 1907, Russell, kortuŝita, detruis centojn de siaj pentraĵoj. Li revenis al Sidnejo maljuna kie li mortis en relativa nekonateco. Lia kuzo, la aŭstralia artisto Thea Proctor, faris multon por postmorte promocii la arton de Russell, kaj ĉirkaŭ la fino de la 20-a jarcento, nombraj biografioj kaj ekspozicioj helpis restarigi lian reputacion kiel grava artisto. Nuntempe liaj verkoj estas ekspoziciataj en gravaj galerioj en sia hejmlando kaj en Eŭropo, kiel en la Musée d'Orsay kaj en la Musée Rodin en Parizo.[1][2]

Estante en Eŭropo, Russell subtenis korespondadon kun la aŭstralia impresionista pentristo Tom Roberts, ĝisdatigante lin pri la disvolvigoj en la franca impresionismo. Ĉar li restis en Eŭropo dum multo de sia kariero kaj falis en malhelo post sia morto, Russell iĝis konata kiel la "perdita impresionisto" de Aŭstralio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "John Peter Russell. Part 2 – Belle Île, Monet and Matisse". my daily art display. 9a de Oktobro 2013. Alirita la 5an de Aŭgusto 2018.
  2. Galbally, Ann E., "Russell, John Peter (1858–1930)", Australian Dictionary of Biography, National Centre of Biography, Australian National University, Alirita la 5an de Aŭgusto 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Serle, Percival (1949). "Russell, John". Dictionary of Australian Biography. Sydney: Angus and Robertson.
  • Salter, Elizabeth: The Lost Impressionist: A Biography of John Peter Russell, Angus and Robertson, 1976. ISBN 0-207-95566-2
  • Galbally, Ann: The Art of John Peter Russell, Sun Books, Melbourne, 1977. ISBN 0-7251-0271-3
  • Onfray, Claude-Guy: Russell ou la lumière en héritage, Lorisse-Le livre d'histoire, Paris, 1995. ISBN 2-84178-019-8
  • Galbally, Ann: A Remarkable Friendship: Vincent van Gogh and John Peter Russell, Melbourne University Press, Melbourne, 2008. ISBN 978-0-522-85376-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]